Zimbru-stadiono (rumane: Stadionul Zimbru) estas piedpilka ludejo en Kiŝinevo, Moldavio, kvartalo Botanica.

Zimbru-stadiono
futbala stadiono
Estiĝo 2006
Malfermo 20-a de majo 2006
Lando Moldavio vd
Situo Sectorul Botanica
Situo
Geografia situo 46° 58′ 49″ N, 28° 52′ 1″ O (mapo)46.98027828.866944Koordinatoj: 46° 58′ 49″ N, 28° 52′ 1″ O (mapo) [+]
Zimbru-stadiono (Moldavio)
Zimbru-stadiono (Moldavio)
DEC
Zimbru-stadiono
Zimbru-stadiono
Situo de Zimbru-stadiono
Map
Zimbru-stadiono
Posedata de FC Zimbru Chișinău vd
vdr
Zimbru-stadiono en Moldavio

Historio redakti

Komenciĝo konstrua estis en marto 2004; finfariĝo sukcesis en majo 2006. La konstrufirmao estis Ceproserving A.S. Laŭ propra indiko ofertatas spaco por 10.500 vizitantoj.[1], laŭ broŝuro de UEFA por nur 10.400 uloj.[2]

Temas pri stadiona kategorio 4, do la plej alta nivelo. Ĝi plenumas ĉiujn kriteriojn de UEFA kaj FIFA koncerne la faron de internaciaj konkursoj. Ĝi estas ekzercejo kaj matĉ-aranĝejo kaj por la unualiga klubo Zimbru Chișinău kaj la nacia futbalteamo. Krome ludis tie inter 2007 kaj 2017 la klubo FC Dacia Chișinău.

Troviĝas la stadiono en la ses-hektara Zibru-sportkomplekso kiun konsistigas i.a.:

  • Stadionul Zimbru 2: kun natura gazono kaj 2.000 sidlokoj (por la klubo Chișinău II)
  • Stadionul CPTF: kun artefarita gazono kaj 2.000 sidlokoj
  • ludejo de la porjunulara futballernejo
  • treeta ludkampo: kun artefarita gazono
  • tri teniskampoj
  • halterejo por plialtigi la fizikan taŭgecon
  • medicina centro
  • loĝejoj por sportistoj
  • kluba muzeo
  • hotelo

Tiu ĉi stadiono posteulis pli malnovan nome Stadionul Republican de 1952 (taŭga por 8.000 sidlokoj) kiu malkonstruitis en 2007. Daŭris la konstrutempo 27 monatojn; la kostoj estis de 11 milionoj de usonaj dolaroj

Ekipo redakti

La ĉeloj por tre gravaj personoj adaptitis por 250 homoj. Ekster tio estas kvin kabinoj por reporteroj kaj salono por gazetarkonferencoj kun spaco por 44 ĵurnalistoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti