Zoologia ĝardeno de Jerusalemo

La Zoologia ĝardeno de Jerusalemo (nomata ankaŭ biblia zooĝardeno) estis establita en 1928 de profesoro A. Ŝulov el Hebrea Universitato en Jerusalemo. Nun la zooparko okupas 25-hektaran terenon en belega valo, ĉirkaŭita de ĉarmaj verdaj montetoj, de kiuj rigardas vin novaj urbodistriktoj. Ĉe la ĉefenirejo de la ĝardeno vin renkontas negranda glata spegulo de lago, loĝata de kelkaj specioj de cignoj.

Zoologia ĝardeno de Jerusalemo
bestoĝardeno [+]

Koordinatoj31° 44′ 58″ N, 35° 10′ 37″ O (mapo)31.7494444435.17694444Koordinatoj: 31° 44′ 58″ N, 35° 10′ 37″ O (mapo)
Areo0,25 km² (25 ha) [+]

Zoologia ĝardeno de Jerusalemo (Israelo)
Zoologia ĝardeno de Jerusalemo (Israelo)
DEC
Zoologia ĝardeno de Jerusalemo
Zoologia ĝardeno de Jerusalemo
Map
Zoologia ĝardeno de Jerusalemo

Vikimedia Komunejo:  Jerusalem Biblical Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ĝirafoj
Flamengoj

Meze de la lageto vi vidas la simian insulon: por simioj akvospaco estas ne trairebla baro, do tio ebligas vidi ilin loĝantaj sen kutimaj keloj kaj kradoj, kvazaŭ nature.

La lagon plenigas kelkaj rojoj kaj akvofaloj, kiujn eblas plezure spekti sur la parkaj vastaĵoj. Ombraj herbejo kaj pergolaj padoj inter florantaj deklivoj ebligas ĝui la zooĝardenon eĉ dum la plej varma somertempo.

La ĉeftemo de la parka kolekto estas duflanka: - Ĝi prezentas ĉiujn bestojn, menciitajn en bibliaj tekstoj, kaj due - partoprenas en savi malaperantajn bestospecojn de la tuta mondo.

Por ĉiu bestofamilio estas disponigita laŭeble multe da libera spaco, kaj la kondiĉoj maksimume proksimiĝas al tiuj de la vivo en la naturo: ekz. loĝantoj de humidaj tropikoj ricevis grandajn pavilonojn kun zorge elektitaj kaj subtenataj klimataj ecoj.

Ĝojaspekta trameto sur gumaj radoj malrapide ĉirkaŭiras la tutan parkan terenon, akompanante la ravajn vidaĵojn per sonigo de koncerna rakonto. La tramo havas kelkajn haltejojn ĉe la ĉefaj punktoj de la ekspozicio. Vi povas eliri por poste daŭrigi la veturadon al sekva punkto.

Butikoj kaj infanludejoj, piknikaj anguletoj kun tabloj, molaj herbaj tapiŝoj ĉe rojaj bordoj, multaj benkoj vid-al-vide de bestaj kortoj - ĉio faras vian tutatagan ripozon agrabla kaj interesa, plezura kaj nelaciga, eĉ por etuloj.

Eksteraj ligiloj redakti