Zorita
Zorita estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 267 loĝantoj sur areo de 187 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km².
Zorita | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10130 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Carlos Jiménez Parejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 267 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 17′ N, 5° 42′ U (mapo)39.285277777778-5.7002777777778Koordinatoj: 39° 17′ N, 5° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 423 m [+] | ||
Areo | 187 km² (18 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zorita [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas Zoriteños. La elmigrado malpliigis la vivon de tiu vilaĝo ĉar dum nur malpli da 10 jaroj, la loĝantaro perdis sian duonon. En 1950 Zorita havis 6 482 loĝantojn kaj en 1970 nur 3 627. Aktuale la populacio tendencas stabiliĝi.
Situo
redaktiZorita estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 423 m; je 75 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 135 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 186.96 km². Ĝi limas oriente kun Logrosán, sude kun Madrigalejo, okcidente (laŭ la horloĝmontriloj) kun Alcollarín, Abertura kaj Conquista de la Sierra kaj norde kun Garciaz.
Ekonomio
redaktiEnspezofontoj estas precipe agrikulturo ekstensiva kaj brutobredado. La sektoro de servoj okupas pli da 20 % de la loka laborpopulacio, dum konstruado la 12% kaj industrio 10% proksimume.
Vidindaĵoj
redakti- Katolikaj preĝejo, templeto en bieno kaj ermitejo.
- Naturaj lokoj ĉefe en nordaj deklivoj al Vijuerko.