3433 Fehrenbach

asteroido

3433 Fehrenbach estas malgranda, hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de oktobro 1963 en la kadro de la Indianaa Programo pri la Asteroidoj elde la Observatorio Goethe Link, apud Broklino (Indianao, Usono).

3433 Fehrenbach
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3433 Fehrenbach
Aliaj nomoj 1963 TJ1; 1935 EG ;
1957 BF; 1970 PA1 ;
1974 RJ1; 1985 QD
Nomita laŭ Charles Fehrenbach vd
Malkovro
Malkovrinto Indiana Asteroid Program
Dato de malkovro 15-a de oktobro 1963
Loko de malkovro Broklino (Indianao)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
358,041 Gm (2,393 AU)
290,995 Gm (1,945 AU)
425,088 Gm (2,842 AU)
Discentreco 0,187
Meza anomaliangulo 315,764°
Klinangulo 4,521°
Periodo 1352,414 tagoj (3,703 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,24 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
336,752°
Argum. de periapsido 74,338°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 7.74 ± 0.06 km
Ĉefa korpo : 7.4 km
Rotacia periodo 0,163 tago (3,916 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.204 ± 0.028
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,5
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la francan astronomon Charles Fehrenbach (19142008),[1] kiu lanĉis la sukcesan uzon de la objektiva prismo por mezuri la radiusan rapidecon de steloj. Unu el liaj instrumentoj estis uzita por identigi anojn de la Magelanaj Nuboj laŭ ties radiusaj rapidecoj, ekde 1961 dum la ĉeloka enketo de la Eŭropa suda observatorio en Suda Afriko kaj plu en 1968 ĉe La Silla en Ĉilio. Li servis kiel vic-prezidento de IAU de 1973 ĝis 1979, kiel ano de ESO kaj prezidento de ties Komisiono Pri Instrumentoj, kaj kiel ano kaj prezidento de la konsilantaro de la Kanada-Franca-Havaja Observatorio. Liaj multenombraj honoroj inkludas esti ano de la Akademio de Sciencoj de Francio, la oran medalon de la CNRS kaj la grandan sciencan premion de la urbo Parizo.

Notoj kaj referencoj redakti

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 31-an de oktobro 2015 de D. Pray, P. Pravec, A. Marchini, F. Salvaggio, R. Papini, J. Pollock, D. Caton, R. Hawkins, V. Benishek, A. Smith, D. Reichart kaj J. Haislip per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 24-an de novembro 2015

Tiu satelito havas diametron de ĉirkaŭ 2,3 km, orbitan duonan grandakson de proksimume 14 km kaj orbitan periodon de 0,8194 ± 0,0002 tago (19,666 ± 0,0048 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas 19,666 horoj : ĝi estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3432 Kobuchizawa3433 Fehrenbach3434 Hurless