Administra dividosubŝtata ento estas ĝenra termino kiu aludas la diversajn dividaĵojn teritoriajn, kiujn uzas kaj bezonas la suverenaj ŝtatoj en ĉiu ajn nivelo, kutime, kiel politiko-administra organizado, kvankam tio povas esti utila ankaŭ por celoj militistaj, ekleziaj, juĝaj aŭ aliaj.

La diverseco de ŝtatoj tutmonde (ĉu grandaj ĉu malgrandaj, ĉu centrismaj ĉu federaj, ĉu demokratiaj ĉu diktatoraj) kaŭzas, ke la diversaj eblaj nomigoj ne similas de unu ŝtato al alia, eĉ inter najbaraj landoj. Ekzemple la provincoj de Hispanio estas multe pli grandaj ol la departementoj de Francio. Krome la diversaj lingvoj suferas malfacilaĵojn por traduki ĝuste tiom grandan diversecon de administraj dividoj de tiom da landoj, kaj same okazas en Esperanto.

Subŝtata ento kutime implicas lokan registaron aŭ administradon kiu inkludus diversajn loĝlokojn, distriktojn, municipojnprovincojn kun ia grado de aŭtonomio, en diversaj fakoj kaj aferoj. La termino regiono foje estas divideblo uzata de ŝtatoj, sed plej ofte jam bazita sur geografiaj limoj, ĉu fizikaj ĉu ekonomiaj ĉu kulturaj.

La terminoj povas esti konfuzaj, ĉar ĉe ŝtatoj kiuj ne estas Nacio-ŝtato, povas okazi, ke la Subŝtataj entoj estas, reale, "nacioj". La Subŝtataj entoj estas koncepto diferenca de tiu de la dependaj areoj, ĉar la unuaj formas parton de la kerno de la respektiva Ŝtato.

Nomigoj redakti

Kelkaj de la nomoj de la Subŝtataj entoj estas la jenaj:

Arondismentoj redakti

Aŭtonomaj urboj redakti

Aŭtonomaj komunumoj redakti

Aŭtonomaj regionoj redakti

Aŭtonomaj respublikoj redakti

Departementoj redakti

Distriktoj redakti

Graflandoj redakti

Gubernioj redakti

Kantonoj redakti

Komarko redakti

Komunoj redakti

Municipoj redakti

Paroĥoj redakti

Prefektujoj redakti

Provincoj redakti

Regionoj redakti

Subŝtatoj redakti

Teritorioj redakti

Komparu redakti

  • Lando (nacia aŭ supra-nacia ento)
  • Imperio (supra-nacia ento)
  • Ŝtato (nacia aŭ supra-nacia ento)

Vidu ankaŭ redakti