Amazonoj de Dahomeo

La MinoMinon, kiu signifas "niajn patrinojn", konataj kiel Amazonoj de Dahomeo de eŭropaj verkistoj, estis virina trupo de la fonua popolo en la Reĝlando Dahomeo[1] kiu ekzistis ĝis 1904. Ili estis tiel nomitaj de okcidentaj observantoj kaj historiistoj pro sia simileco al la mitaj Amazonoj de antikva Anatolio kaj Nigra Maro.

La Mino ĉirkaŭ 1890.

Origino redakti

Oni diras, ke la Reĝo Houegbadja (kiu regis de 1645 al 1685), la tria Reĝo de Dahomeo, origine komencis la grupon kiu fariĝis la Amazonoj kiel trupo de elefantaj ĉasistoj nomata gbeto[2].

La filino de Houegbadja, Reĝino Hangbe (reganta de 1708 al 1711) starigis virinan gvardion. Laŭ tradicio, ŝia frato kaj posteulo Reĝo Agaja alvokis ilin en batalo kontraŭ la najbara Reĝlando Savi en 1727[3]. La grupo de virinaj batalantoj estis priskribita kiel Mino, kiu signifas "Niajn Patrinojn" en la fonua lingvo, de la vira armeo de Dahomeo[2]. Aliaj fontoj kontraŭas la aserton, ke la pli maljuna fratino de la Reĝo Agaja, Reĝino Hangbe, estis la reganto kiu starigis la trupon. Kelkaj eĉ dubas ĉu la Reĝino Hangbe efektive ekzistis[4].

Dum la regado de Reĝo Ghezo (1818 ĝis 1858), Dahomeo fariĝis pli militarisma. Ghezo valorigis la armeon, pligrandigis la buĝeton kaj ŝanĝis la strukturon kiu estis pli ceremonia. La eŭropaj rakontoj priskribas la virinajn soldatojn kiel "Amazonoj", sed en la fonua ili estas Ahosi (reĝaj edzinoj) aŭ Mino (niaj patrinoj)[3].

Rekrutigo redakti

 
Seh-Dong-Hong-Beh, ĉefo de la Amazonoj

Ghezo rekrutigis kaj virajn kaj virinajn soldatojn inter fremdaj kaptitoj, kvankam virinaj soldatoj estis ankaŭ rekrutigitaj inter liberaj dahomeaj virinoj, kelkaj membriĝis je la aĝo de 8 jaroj[3]. Aliaj fontoj diras, ke la Mino estis rekrutigitaj inter la Ahosi (reĝaj edzinoj), kiuj ofte estis centoj da virinoj[2]. Kelkaj virinoj en la fonua socio fariĝis soldatoj libervole, dum aliaj estis rekrutigitaj per konskripcio se iliaj edzoj aŭ patroj plendis al la reĝo pri ilia konduto.

Dum ilia membriĝo ili ne rajtis havi infanojn aŭ esti parto de geedziĝa vivo (kvankam ili estis laŭleĝe edzinoj de la reĝo). Multaj estis virgulinoj. La regimento havis duon-sanktan statuson, laŭ la fonua kredo en Voduo.

La trejnado estis intensa. Ili lernis supervivajn kapablojn kaj indiferenteco al doloro kaj morto, kiel trapasi akacio-barilojn kaj kiel mortigi kaptitojn[5].

Esti Mino donis al virinoj la eblecon atingi pli bonajn poziciojn en medio strukturita por individua povo[3]. La Mino estis ankaŭ riĉaj kaj havis superan statuson[5].

Politika rolo redakti

La Mino havis eminentan rolon en la Granda Konsilio kaj debatis la politikon de la reĝlando. Inter la 1840-aj jaroj kaj la 1870-aj jaroj, ili ĝenerale subtenis la pacon kun Abeokuta kaj pli fortan komercon kun Anglio, kaj preferis la komercon de palmoleo super la sklavkomerco[6].

Krom la Konsilio, la Jara Festo de Dahomeo enhavis paradon kaj prezenton de la trupoj kun ĵurado al la reĝo. Dum la festo, okazis simuladoj de bataloj, kutimo registrita de la pastro Francesco Borghero en liaj taglibroj[5].

Batalo kaj strukturo redakti

La virinaj soldatoj ĉeestis paralele al la armeo ĝenerale, kun centra grupo (reĝa gvardio) sur ambaŭ flankoj, ĉiu sub apartaj komandantoj. Oni diras, ke ĉiu vira soldato havis virinan batalantan kolegon[3].

La virinaj trupoj dividiĝis en regimentoj: ĉasistoj, pafistoj, falĉistoj kaj pafarkistoj. Ĉiu regimento havis malsamajn uniformojn, armilojn kaj komandantojn.[7]

Dissolviĝo redakti

 
Veteranoj ĉe la ĉiujara renkontiĝo en Abomey en 1908

La trupoj dissolviĝis post kiam la reĝlandon fariĝis franca protektorato. Parola tradicio diras, ke kelkaj supervivantaj amazonoj sekrete restis en Abomey kaj kviete murdis francajn oficirojn[2].

La lasta supervivinto de la Amazonoj de Dahomeo eble estis Nawi. En 1978 historiisto intervjuis Nawi en vilaĝo en Kinta, kaj ŝi asertis, ke ŝi batalis la francojn en 1892. Nawi mortis en novembro 1979, pli ol 100 jaraĝa[8].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dahomeo en la reta eldono 2020 de PIV, same en la papera eldono de 1970 (p. 163)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Alpern, Stanley B. (1998). Amazons of Black Sparta: The Women Warriors of Dahomey (1st ed.). New York, U.S.: New York University Press.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Law, Robin (1993). "The 'Amazons' of Dahomey". Paideuma: Mitteilungen zur Kulturkunde. Frobenius Institute. 39: 245–260.
  4. http://www.bbc.com/travel/story/20180826-the-legend-of-benins-fearless-female-warriors
  5. 5,0 5,1 5,2 Dash, Mike (23a de Septembro, 2011). "Dahomey's Women Warriors". Smithsonian.com. Alirita la 14an de Aŭgusto, 2018.
  6. Yoder, John C. (1974). "Fly and Elephant parties: Political polarization in Dahomey, 1840–1870". The Journal of African History. Cambridge University Press. 15 (3): 417–432.
  7. [1]
  8. [2]