La barono Jean-Baptiste de Cloots, ankaŭ konata sub la nomo Anacharsis Cloots (Esperante Anaĥarsis Kluc), naskita la 24-an de junio 1755 en la kastelo de Gnadentalh, ĉirkaŭ Kleve en Germanio, kaj gilotinigita la 24-an de marto 1794 en Parizo, estis prusa pensulo kaj politika aktivulo, honorcivitano de Francio ekde la 26-an de junio 1792, fervora subtenanto de la franca revolucio kaj de ateismo [1][2].

Anacharsis Cloots
Persona informo
Jean-Baptiste du Val-de-Grâce, baron de Cloots
Jean-Baptiste Cloots
Naskonomo Jean-Baptiste Cloots
Naskiĝo 24-an de junio 1755
en Kleve
Morto 24-an de marto 1794
en Parizo
Mortis per senkapigo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Hébertists vd
Subskribo Anacharsis Cloots
Profesio
Alia nomo Anacharsis Cloots • Ali Gier-Ber • L' Orateur du genre humain • Un Prussien vd
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eble li estis la unua en la historio por pledi pri monda registaro, longe antaŭ Albert Camus kaj Albert Einstein, li estis mondfederisto kaj internaciisma anarkiisto. Li estis kormnomita "oratoro de la homaro", "civitano de la homaro" kaj "persona malamiko de Dio" [3].

Biografio redakti

Naskita en nederlanddevena nobela prusa familio, li heredis grandan monsumon; erudiciulo, konfirmita kritikanto de la religioj, Cloots famiĝis, jam antaŭ la franca revolucio, pro siaj francemaj opinioj: en 1786, en libro nomigita Vœux d'un Gallophile (Deziroj de Gaŭlemulo), li subtenis la aneksadon de la teritoriojn maldekstre de la Rejno fare de Francio.

Fine de 1789, li transloĝiĝis en Francio kaj instigis la diversajn registarojn disvastigi la revoluciajn ideojn tra Eŭropo. Li skribis en sia libro Motion (Mocio): "Religio estas rilato inter Dio kaj mia konscio; kaj ne inter Dio kaj konscioj komune konsiderataj". Ŝanĝinte sian nomon al "Anacharsis", li sin proklamis "Oratoro de la homa gento" kaj publikigis ekde 1792 L'Orateur universel (La universala Oratoro). Tamen, en 1791, li defendis kontraŭ la jakobenoj la konservadon de la sklavisma sistemo en la francaj kolonioj, opiniinte ke tiom radikala reformo estas tro frua.

Li estis proklamita franca civitano fare de la franca nacia leĝodona asembleo la 26-an de aŭgusto 1792[4], kaj estis voĉdonita deputito de Oise en la franca Konvencio en septembro kie li apogis la masakrojn («purigan baloton en la prizonoj»); li unuatempe estis proksima de la ĝirondanoj Jean-Marie Roland kaj Jacques Pierre Brissot. Sed en 1793, dum la proceso de la reĝo (kiun Cloots nomis "Ludoviko la lasta"), li proksimiĝis al la montaruloj voĉdonante por la ekzekuto de la reĝo sen alvoko al popolo kaj sen prokrasto. Aprile, li voĉdonis kontraŭ la akuzo kontraŭ Marat. Li estis la prezidanto de la klubo de la jakobenoj fine de 1793, ĵus antaŭ sia falo.

Laŭ instigo de Robespiero, kiu riproĉis al Cloots lian revon pri universala respubliko, lia «konkerfuriozeco» kaj lia militanta ateismo, kuraĝigita de la agresaj rimarkoj de Camille Desmoulins formulitaj en la numero 2 de la Vieux Cordelier (Malnova Kordisto), la franca Konvencio voĉdonis sian elfranciigon (kaj ankaŭ tiun de la usonano Thomas Paine) konsiderante ilin kiel fremdulojn, la 6-an de nivozo ano II (la 26-an de decembro 1793). Li estis arestita du tagojn poste, enprocesigitan antaŭ la revolucia Tribunalo, kadre de la proceso de la hebertistoj, kaj mortkondamnita kaj ekzekutita la 4-an de ĝerminalo jaro II (la 24-an de marto 1794) kun aliaj mortkondamnitoj el kiuj Hébert, Ronsin, Proly, Momoro, Vincent kaj Jean-Baptiste Mazuel. Li preferis esti gilotinigita laste.

Omaĝoj redakti

Joseph Beuys (1921-1986), kiu admiris la spiriton kaj kosmopolitismon de Anacharsis Cloots, omaĝis lin malfrue post lia morto, interalie eĉ nomiĝante Joseph-Anacharsis Clootsbeuys.

Verkoj redakti

 
Écrits révolutionnaires, 1790-1794 (Revoluciaj skribaĵoj, 1790-1794).

Referencoj redakti

  1. Doyle, William (1989); The Oxford History of the French Revolution; Clarendon Press. See p. 160: "... Anacharsis Clootz, a wealthy Prussian nobleman, who had left France in 1785 vowing never to return until the Bastille had fallen."
  2. (2012) “Conceiving the Republic of Mankind: The Political Thought of Anacharsis Cloots”, History of European Ideas 38 (4), p. 550–569. doi:10.1080/01916599.2011.648772. 
  3. Siegfried Weichlein, "Cosmopolitanism, Patriotism, Nationalism", Unity and Diversity in European Culture C. 1800, ed. Tim Blanning and Hagen Schulze (New York: Oxford University Press, 2006), 96.
  4. Dekreto de la 26-a de aŭgusto 1792

Tiu artikolo estas traduko de la franclingva artikolo « Anacharsis Cloots »