Andoraj eŭro-moneroj

Krome jam pli longan tempon la ŝtatoj Monako, San-Marino kaj Vatikanurbo ekster la Eŭropa Unio havas valutan interkonsenton kun la Unio, kaj produktas proprajn naciajn Eŭro-monerojn. La 1-an de januaro 2014 al tiu listo ankaŭ aldoniĝas Andoro, kiu la 30-an de junio 2011 subskribis valutan interkonsenton kun la Unio. Antaŭe, en Andoro ĝis la enkonduko de la komuna eŭropa valuto validis la naciaj valutoj de Francio kaj Hispanio, franca franko kaj hispana peseto, kej ekde la 1-a de januaro 2002 fakte validis la valuto Eŭro, rekta sekvaĵo de la antaŭaj valutoj de Francio kaj Hispanio, sen aparta konsento inter Andoro kaj la Unio.

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio, inkluzive de Andoro. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La andorajn eŭro-monerojn produktigas la franca kaj hispana monerfarejo.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la andoraj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Kroatio
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

La andoraj eŭro-moneroj havas kvar desegnaĵojn por la unuopaj moneroj.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
 
 
 
bildigo de pirenea ĉamo kaj ŝafgrifo
0,10 € 0,20 € 0,50 €
 
 
 
preĝejo de Sankta Coloma
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
 
 
alterne * * kaj cifero "2",
po ses-foje, do
entute 12 steloj
Casa de la Vall,
la andora parlamentejo
blazono de Andoro
kun la nacia devizo
"virto en unuiĝo pli fortas"
 

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj