Anno (nomo)

seksneŭtrala persona nomo
(Alidirektita el Anna)
Tiu ĉi artikolo temas pri la persona nomo Anno. Pri la japana dolĉaĵo, bonvolu vidi la artikolon anno.

Anno[1][2] estas virina nomo.

Anno
seksneŭtrala persona nomo
Informoj
Originala nomo Anno
Eble sama Ano
vdr

Unu origino de la nomo estas la hebrea nomo Ĥana, kiu troviĝas en la Biblio (1 Sam 1:2). Tamen, la nomo ekzistas ankaŭ en romia mitologio (fratino de Dido kaj la diino Anna Perenna) kaj kiel ina formo de la antikva ĝermana nomo Anno.

La Esperanta formo Anno aperas en la Fundamenta Ekzercaro, en la deka kaj naŭa eldonoj sur la paĝo 126, en la dua frazo de la paragrafo 36. Ankaŭ la formoj Ana kaj Anna[2] kaj la karesformo Anjo[3][2] estas uzataj en Esperanto.

Nacilingvaj formoj redakti

Per latina alfabeto
  • Ana (hispane, kroate, portugale, rumane, slovene)
  • Ann angle
  • Anna (angle, ĉeĥe, dane, estone, finne, germane, hungare, itale, nederlande, pole, slovake)
  • Anne (angle, finne, france, germane)
Per cirila alfabeto
  • Анна (rusa)
  • Ганна (ukraina)
Per aliaj alfabetoj
  • Αννα (greka)

Famaj nomportantoj redakti

Regantoj redakti

Esperantistoj redakti

Vira nomo redakti

La nomo Anne estas plej kutime virina, sed en kelkaj lingvoj povas malofte ankaŭ esti vira. Jen kelkaj viroj nomataj Anne:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. NPIV, sur paĝo 92
  2. 2,0 2,1 2,2 Etimologia vortaro de la propraj nomoj, de André Cherpillod, sur paĝo 14
  3. NPIV, sur paĝo 91

Eksteraj ligiloj redakti