Apsana Giri

nepala esperantisto

Apsana GIRI [apŝana giri] (naskiĝis la 21-an de aprilo 1981 en Katmando, mortis la 2-an de januaro 2008 apud Angola en Usono) estis nepala esperantistino el Katmando, prezidantino de NEJO kaj iniciatinto de ties revuo Templo. Ŝi partoprenis interalie la 61-an IJK-n en Zakopane (2005) kaj la 92-an UK-n en Jokohamo (2007). El la UK en Jokohamo ŝi rekte pluflugis al Usono, kie ŝi en septembro 2007, parte pro siaj esperanto-kontaktoj, komencis sekvi magistran studon de biologiaj sciencoj ĉe Bowling Green State University en Bowling Green en la usona ŝtato Ohio.

Apsana Giri
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1981 (1981-04-21)
en Katmanduo
Morto 2-an de januaro 2008 (2008-01-02) (26-jaraĝa)
en Angola
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Nepalo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Morto redakti

Post finstudo de la unua semestro, la 2-an de januaro 2008 proksimume je 00:20, Apsana kiel 26-jara pereis pro trafikakcidento, kiam dum reveno de ŝi kaj ŝiaj ses studentaj geamikoj (baratanoj kaj unu bangladeŝano kiu ŝoforis) el novjara restado en Ĉikago ilia luita kamioneto akcidentis kaj renversiĝis sur la neĝkovrita interŝtata ŝoseo I-80 apud Angola kaj dum el la veturantoj du viroj suferis malgrandajn vundoj je la kapo, Apsana mortis surloke pro prema traŭmato kaj estis trovita sub la aŭtomobilo, kaj ŝia 25-jara kalkuta samĉambranino Sweety Mazumdar estis eble trafita de preterpasanta aŭtomobilo veturanta en la kontraŭa direkto kaj mortis post transporto en la malsanulejon Parkview Hospital en Fort Wayne je 05:25. Laŭ la polico, la du knabinoj estis elĵetitaj el la aŭto kiam ĝi koliziis kun la mezo de la ŝoseo, sed la policanoj ne povis diri ĉu la malbona vetero kontribuis al la akcidento. La funebro de Apsana okazis la 13-an de januaro en Pashu Patinath en Katmando.

Kuriozaĵoj redakti

Apsana Giri aperas momente en la filmo Esperanto estas... produktita de E@I en novembro 2008.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti