Birdorezervejo Kundakulam

Birdorezervejo Kundakulam (angle Koonthankulam Bird Sanctuary aŭ mallonge Kunthankulam) estas protektita areo de 1,2933 km² deklarita rezervejo en 1994. Ĝi apudas la etan vilaĝon Koonthankulam aŭ Kundakulam en Nanguneri Taluk de la Distrikto Tirunelveli, Tamilnado, Barato. Ĝi estas ĝuste je 38 km for el Tirunelveli (urbo ĉe la bordoj de la rivero Tambaraparani). Ĝi enhavas la akvorezervejojn de Koonthankulam kaj Kadankulam, konvene ligataj de ŝoseeto. Tiu estas la plej granda rezervejo por reproduktado de akvobirdoj en Suda Barato. Internacia nomo estas la jena: Kunthangulam Bird Sanctuary, GBA Kodo: IN269, Kriterioj: A1, A4i.[1]

Birdorezervejo Kundakulam
birdorezervejo [+]
Koordinatoj8° 34′ 52″ N, 77° 45′ 40″ O (mapo)8.5810277.76123Koordinatoj: 8° 34′ 52″ N, 77° 45′ 40″ O (mapo)

Areo1,2933 km² (129 ha)

Estiĝo1994

Birdorezervejo Kundakulam (Tamilnado)
Birdorezervejo Kundakulam (Tamilnado)
DEC
Birdorezervejo Kundakulam
Birdorezervejo Kundakulam
Map
Birdorezervejo Kundakulam
Vikimedia Komunejo:  Koothankulam Bird Sanctuary [+]
vdr

Komunuma engaĝiĝo redakti

Tiu unika Birdorezervejo estas aktive protektita kaj administrata de la vilaĝa komunumo Koonthankulam. La lokanoj ege interesiĝas pri protektado de tiu Birdorezervejo kaj ili kunvivas en totala harmonio kaj simbiozo. Birdoj kiuj venas al la kortoj de la vilaĝanoj estas arde protektataj kaj konsiderataj kiel sortoportantoj. La birdofekaĵoj kaj la ŝlimo el la akvorezervejoj estas kolektita de la vilaĝanoj somere kaj uzata kiel sterko por ties kampoj. Ĉiuj vilaĝanoj protektas la birdojn, ties nestojn kaj idojn. Falintaj idoj estas zorgataj en zorgejo ĝis ili povas flugi de si mem. Ĝeninto de nesto estas punita per senharigo de ties kapo, aŭ per publika procesio sur azeno. La barata festivalo Divali ne estas celebrata tie ĉar la sono de la festo forpelus la birdojn. Interpretejo, gvattoturo, porinfana parko kaj dormejo estas malfermaj al la publika uzado tra la tuta jaro.

Faŭno redakti

Pli ol 43 specioj de loĝantaj kaj migrantaj akvobirdoj vizitas la lokon ĉiujare. Pli ol 100,000 migrantaj birdoj ekvenas decembre kaj forflugas al nordaj hejmoj junie aŭ julie post ovodemetado, eloviĝo kaj maturiĝo de junuloj kiuj flugas kun la aĝuloj.

La jenaj migrantaj birdoj vizitas tiun areon el diversaj landoj.

 
Hinda ansero

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti