Eliraĵo (geografio)
Eliraĵo aŭ geografia koridoro estas longeca entrudaĵo de geopolitika ento, kia subnacia aŭ enlanda administra unuo aŭ suverena ŝtato.
Kvankam simila al duoninsulo laŭ formo, eliraĵo ne nepre estas ĉirkaŭata de akvo je tri flankoj kaj konektita al geografia ĉeftero. Anstataŭe, ĝi estas limigita de tera landlimo je almenaŭ du flankoj kaj eletendas el la pli granda geografia korpo de la administra unuo.
En usonangla la termino panhandle (patotenilo) estas ofte uzata por priskribi relative longan kaj mallarĝan eliraĵon, kia ĉe la plej okcidenta etendo de Florido. Malpli oftaj similaj terminoj estas chimney (kameno, se eliro estas norden, ĉar kameno faras tion el tegmento) kaj bootheel (kalkanumo, se eliro estas suden, kiel kalkanumo sub ŝuo).
Aliaj similaj terminoj uzataj povas esti strio, streko, zono, botelkolo aŭ kokokolo.
Ekzemploj redakti
Afriko redakti
- Caprivi-streko, aŭ Kaprivi-strio, Namibio
- Kazamanco, Senegalo
Ameriko redakti
- Misiones, Argentino
- Ontario, Kanado
- Amazonio, Kolombio
- Departemento Gvajnio, Kolombio
- Petén, Gvatemalo
En Usono redakti
Azio redakti
- Vaĥana Koridoro, Afganio
- Ĉitagongo, Bangladeŝo
- Rangpuro, Bangladeŝo
- Sikimo, Barato
- Mafrako, Jordanio
- Fingro de Galileo, Israelo
- Batken, Kirgizio
- Nord-Hamgjong unuope, aŭ kun Sud-Hamgjong, kaj Rjanggang, kiel Nordkorea Eliraĵo
- Sugd, Taĝikio
- Provinco Hatay, Turkio
Eŭropo redakti
- Sjuniko, Armenio
- Tirolo kaj Vorarlbergo kune kiel okcidenta "eliraĵo" de Aŭstrio
- Neum, Bosnio kaj Hercegovino
- Distrikto Cheb, Ĉeĥio
- Enontekiö, Finnlando
- Donegal, Irlando
- Monaghan, Irlando
- Provinco Triesto, Italio
- Limburgo, Nederlando
- Kantono Ĝenevo, Svislando
- Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando
- Bernina, Inna, Lugana, Mendrisia kaj Porrentruja Distriktoj, Svislando
- Buĝak, Ukrainio