Francaj senatanaj balotoj

La francaj senatanoj estas elektitaj per nerekta universala balotsistemo, de aro de « grandaj balotantoj ». La Senata estas renovigata laŭ duono ĉiujn tri jarojn ; la daŭro de la mandato estas do sesjara.

La lastaj balotoj okazis en la 25-a de septembro 2011, kaj la sekvantaj okazos en septembro 2014.

Historio redakti

3-a Respubliko redakti

La leĝo de la 24-a de februaro 1875 pri la organizado de la Senato, kiu kreis la Senaton de la 3-a Respubliko, difinis ke ĝi devus enhavi 300 membrojn, el kiuj 225 elektitaj de la departementoj kaj kolonioj kaj 75 elektitaj de la Nacia Asembleo.

5-a Respubliko redakti

En 2011, la minimuma aĝo estis reduktita de 30 al 24-jara[1].

En 2012, la komisiono por la renovigo kaj deontologio de la publika vivo prezidata de Lionel Jospin faris plurajn proponojn al la Parlamento : certigi pli justan reprezenton de la teritoriaj kolektivumoj en la Senato per ekvilibreco de la voĉoj de la grandaj balotanto, forigi la deputitojn el la balotantaro, etendi la proporcian balotsistemon por la elekto de senatanoj kaj redukti al 18-jara la minimuma aĝo por elektebleco al Senato. Nur la etendo de la proporcia balotsistemo al la departementoj kun 3 kaj pli da senatanoj estis adoptita, same kiel la kresko de la nombro de delegitoj por la grandaj urboj en la leĝo promulgita en 2013[2]. Ankaŭ la elektokondiĉoj por la senatanoj de la eksterlandaj francoj estis modifitaj.

Nombro de delegitoj laŭ loĝantoj, en 2013[3]
Tranĉo nombro de komunumoj loĝantaro nombro de delegitoj laŭ komunumoj nombro de delegitoj nombro de loĝantoj laŭ delegitoj nombro de pliaj delegitoj laŭ komunumoj (antaŭ la leĝo de 2013) nombro de loĝantoj laŭ delegitoj entute (antaŭ la leĝo de 2013) nombro de pliaj delegitoj laŭ komunumoj (post la leĝo de 2013) nombro de loĝantoj laŭ delegitoj entute (post la leĝo de 2013)
de 1 ĝis 499 loĝantoj 20 009 4 545 018 1 20 009 227 0 227 0 227
de 500 ĝis 1 499 loĝantoj 10 003 8 578 800 3 30 009 286 0 286 0 286
de 1 500 ĝis 2 499 loĝantoj 2 604 5 008 589 5 13 020 385 0 385 0 385
de 2 500 ĝis 3 499 loĝantoj 1 171 3 459 030 7 8 197 422 0 422 0 422
de 3 500 ĝis 4 999 loĝantoj 919 3 814 639 15 13 785 277 0 277 0 277
de 5 000 ĝis 8 999 loĝantoj 990 6 539 169 15 14 850 440 0 440 0 440
de 9 000 ĝis 9 999 loĝantoj 121 1 152 482 29 3 509 328 0 328 0 328
de 10 000 ĝis 19 999 loĝantoj 511 7 092 875 33 16 863 421 0 421 0 421
de 20 000 ĝis 29 999 loĝantoj 187 4 591 362 35 6 545 702 0 702 0 702
de 30 000 ĝis 39 999 loĝantoj 83 2 855 224 39 3 237 882 323 802 420 781
de 40 000 ĝis 49 999 loĝantoj 54 2 376 423 43 2 322 1 023 733 778 919 733
de 50 000 ĝis 59 999 loĝantoj 41 2 223 473 45 1 845 1 205 973 789 1 223 725
de 60 000 ĝis 79 999 loĝantoj 27 1 852 676 49 1 323 1 400 1 031 787 1 290 709
de 80 000 ĝis 99 999 loĝantoj 16 1 409 989 53 848 1 663 923 796 1 154 704
de 100 000 ĝis 149 999 loĝantoj 24 2 986 955 55 1 320 2 263 2 255 836 2 822 721
de 150 000 de 199 999 loĝantoj 6 998 130 59 354 2 820 815 854 1 020 726
de 200 000 ĝis 249 999 loĝantoj 3 673 895 61 183 3 682 853 880 728 740
de 250 000 ĝis 299 999 loĝantoj 3 814 103 65 195 4 175 722 888 904 741
kaj de 300 000 kaj super 5 4 343 009 69 475 9 187 4 211 931 5 264 760
Totaŭ 36 777 65 336 841 138 889 470 12 569 431 15 744 423

Nuna balotsistemo redakti

 
Departementa disdono ekde 2008

Elektaj kondiĉoj redakti

La kondiĉoj por senatanaj balotoj estas difinitaj en la Balotregularo. Temas pri la samaj kondiĉoj kiel por la deputitoj escepte de la minimuma aĝo kiu estas 24-jara[4].

Por kandidatiĝi al la balotoj, necesas esti franca, kaj « Neniu povas esti elektita se ĝi ne kapabas pruvi ke ĝi plenumis la devigojn truditajn per la regularo de la nacia servo »[5] ; la adoltoj en tutelo aŭ en kuratoreco estas neelekteblaj[6].

La mandato de senatano ne povas kumuliĝi kun tiu de deputito, de eŭropa parlamentano, de membro de la registaro, de la [Konstitucia Konsilio (Francio)|Konstitucia Konsilio]], de la Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio[7].

La mandato de senatano estas nekunigebla kun posteno de militisto, regiona konsiliano, ano de la Asembleo de Korsiko, departementa konsiliano, pariza konsiliano, urba konsiliano de urbo kun almenaŭ 3 500 loĝantoj[8] ; la rajtodefendanto kaj la ĝenerala kontrolanto de la libersenigejoj estas neelekteblaj dum la daŭro de siaj mandatoj[9] ; la prefektoj estas neelekteblaj en Francio en ĉiuj distriktoj parte aŭ tute entenataj en la areo, sur kiu ili postenas aŭ postenis en la tri jaroj antaŭ la balotdato[10] (liste non exhaustive).

Organizado de la balotoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Procédures électorales françaises.

En la departementoj kun du aŭ malpli da senatanoj, la balotsistemo estas ununoma plimulta je du vicoj. Por esti elektita en la unua vico, kandidato devas superi la absolutan plimulton de la esprimitaj voĉoj kaj nombron de voĉoj almenaŭ egala al la kvarono de la registritaj balotantoj. En la dua balotvico, la relativa plimulto sufiĉas. Kaze de egaleco de voĉnombro, la plej multjara el la kandidatoj estas elektitaj[11]. Ĉiu kandidato estas kun malsamseksa anstataŭanto[12].

En la departementoj kun tri aŭ pli da senatanoj, la balotsistemo estas plurnoma proporcia laŭ la regulo de plej forta averaĝo, sen miksado nek prefera voĉdono. Sur ĉiu listo, la seĝoj estas atribuataj al kandidatoj laŭ ordo de prezento[13].

La grandaj balotantoj devas voĉdoni, monpuno de 100 eŭroj estas donata kaze de nepravigita sindeteno. La delegitoj, kiuj balotis kaj la plenrajtaj elektantoj kiuj ne ricevas jaran monkompenson pro siaj mandatoj ricevas transportan monkompenson[14],[15].

Anstataŭigo de senatanoj redakti

La senatanoj, kies seĝo fariĝas vakaj pro morto, akcepto de registara posteno, nomumo al la Konstitucia Konsilio aŭ kiel rajtodefendanto aŭ plilongigo post sesmonata portempa komisio donita de la registaro estas anstataŭigataj.

Informoj pri la lastaj balotoj redakti

2008 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francaj senatanaj balotoj de 2008.

2011 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francaj senatanaj balotoj de 2011.
Rezultoj de la senatanaj balotoj de la 25-a de septembro 2011.
Frakcioj Tuto de seĝoj Frakcio
2008 2011 +/- Prezidantoj de frakcioj
post balotoj
Nunaj prezidantoj de frakcio Konsisto
Antaŭ Poste
Frakcio UMP 151 147 132 -19 Jean-Claude Gaudin Jean-Claude Gaudin UMP  : 120
Parencaj : 1
Alligitaj: 11
  Frakcio SOC 116 115 141 +25 Jean-Pierre Bel François Rebsamen Socialistoj : 119
Parencaj : 12
Alligitaj : 10
  Frakcio UC 29 29 31 +2 François Zocchetto François Zocchetto NC : 11
AC : 7
PRV : 5
MoDem : 4
DVD : 2
LGM : 1
SE : 1
Frakcio CRC 23 24 21 -2 Nicole Borvo Cohen-Seat Nicole Borvo Cohen-Seat Komunistoj : 19
PCR : 1
MUP : 1
  Frakcio RDSE 17 18 17 - Yvon Collin Jacques Mézard PRG : 11
DVG : 2
PS : 2
MRC : 1
UMP : 1
RASNAG 7 8 7 Delegito : Philippe Adnot Delegito : Philippe Adnot DVD : 6
MPF : 1
Tuto 343 341 348 +5 6 frakcioj
Fontoj: Oficiala interretejo de la Senato de Francio ; Rezultoj kaj arkivoj

2014 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francaj senatanaj balotoj de 2014.

Notoj kaj referencoj redakti