Guadalupe OLMEDO (la 19-an de decembro 1854, en Toluca, Estado de México - la 11-an de majo 1889), estis meksika pianisto kaj komponistino.

Guadalupe Olmedo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1852 (1852-11-30)
en Toluca
Morto 30-an de novembro 1888 (1888-11-30) (36-jaraĝa)
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskita en Toluka de altklasa kaj riĉa kreola familio. Ŝi studis pianon kiel la plej grava ornamaĵo por la tiamaj knabinoj, kaj junaĝe ŝi elstaris kiel pian-interpretisto. Ŝia nomo aperis plurfoje en gazetoj post ŝia unua partopreno kiel unu el la pianistoj prezentantaj la “Marŝon de La Profeto”, aranĝita por kvar pianoj kaj dek ses manoj de Julio Ituarte.

Tiaj grupaj prezentadoj estis pluraj en tiuj jaroj dum kiuj ŝi decidis studi ankaŭ komponadon en Konservatorio. Ŝi lernis harmonion, kontrapunkton kaj instrumentadon. Paralele ŝi ricevis privatajn lecionojn kiuj estis decidaj por la evoluo de ŝia mallonga kariero; ŝiaj instruistoj estis Agustín Caballero, Cenobio Paniagua kaj Melesio Morales, kun tiu ĉi lasta ŝi geedziĝis poste (1887) [1].

Ŝi ellaboris la transskribon bazitan sur motivoj de la “Africana” de Meyerbeer por 4 pianoj kaj dek-ses manoj, kiu prezentiĝis dufoje en la sama jaro en kiu ŝi diplomiĝis (1875).

Guadalupe Olmedo iĝis la unua virino diplomiĝinta kiel komponisto ĉe muzika institucio de supera edukado en Meksiko. Por sia diplom-ekzameno ŝi prezentis dek-kvin originalajn komponaĵojn de malsamaj ĝenroj. Inter ili distingiĝis la “Obertura a grande orquesta” kaj la “Quartetto Studio Classico Op. 14”, ĉi lasta konsiderata la plej malnova meksika kvarteto trovita ĝis nun.  Pro la kreado de tiuj verkoj, la Meksika Filharmonia Societo aljuĝis al ŝi arĝentan medalon kiel “la unua meksika komponistino kiu skribis en la klasika ĝenro." Kvankam vere, antaŭ ŝi Ángela Peralta (V.enM. 192), María Garfias (V.enM.197), Delfina Mancera, inter aliaj jam estis elstaraj komponistinoj de la 19-a jarcento. (Sed ankaŭ certe, ili ne diplomiĝis en oficiala konservatorio… kio povus esti aŭ ne, senmerita).

La tiama gazetaro sekvis la agadon de Guadalupe Olmedo, ĝi anoncis la eldonon de ŝiaj pecoj kiel “Rememoroj pri Aida”(1877), ŝian kunlaboradon en publikaĵo “Álbum Musical” (1883), la prezentadon de ŝiaj laboroj kiel la transskribo de “La Hugennotoj” en koncerto de la Filharmonia Societo (1887). En publikaĵoj oni komentis ŝian muzikon, kiel notis “La virina kroniko” (1886) “Guadalupe Olmedo, kies inteligentecon prilumis Euterpe, komponis la verkon de sia inspiro kiu akompanis belan legendon…

En la libro “Galerio de samtempuloj” (1884) Francisko Sosa skribis "Notu en la muziko de S-ino Olmedo tiun kvietan melankolion kiu portretas la karakteron de la gefiloj de Meksiko, tiun neesprimeblan dolĉecon, kiu fluas el la sentemaj kaj delikataj koroj de niaj virinoj, tiun pacan teneron, kiun la artisto sentas vigla, kiam ŝi esprimas la sentemon de sia animo

Pli postaj voĉoj notas: la titolo “Clasika Studio” kiun Guadalupe Olmedo donis al la kvarteto op.14 ne estas tiel laŭvorta kiel ŝajnas, ĉar “laŭlonge de la verko (precipe la unua movado) la harmonio estas dinamika, la pasia sento kiel belkanto (pli evidenta en la kvara movado) kaj la tuta elasta elokventeco similas al la romantikismo de ŝia jarcento…..”

La laboro de Guadalupe Olmedo estis perdita, nun estis malkovritaj kvar pecoj ĉe la Milana Konservatorio kaj montras la altan teknikan nivelon kiun ŝi akiris. Estas konate ke post ŝia diplomiĝo ŝi komponis pecojn por piano kaj orkestro: la nokturnon "Lumo", parafrazon pri temoj el la opero "Ildegonda", du fantaziojn pri temoj de "Aida"; “Venka Marŝo”, kaj du romancojn: "Taci mio cor", kaj "Mori", kies verkoj estis prezentitaj en Leipzig kaj Milano.

Guadalupe Olmedo en la daŭro de sia mallonga vivo - ŝi forpasis je sia 35 jaraĝo - markis paron da gravaj mejloŝtonoj por la muzika historiografio de sia lando, tre admirindaj kaj menciindaj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 202 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

  • Du fantazioj pri temoj el "Aida".
  • "Triumfa Marŝo"
  • Du enamiĝoj: "Taci mio cor", kaj "Mori".
  • Mori!.., am-afero por piano kaj baritono.
  • Illustracio Op. 2, pri motivoj de la Opero Ugonoti de Meyerbeer.
  • Taci mio cor Op.7, por mezosopranotenoro kaj piano.
  • Redukto de la Luisa Uverturo.
  • Ildegonda. Op. 5 parafrazoj pri la opero de Melesio Morales.
  • Uverturo. Op.8 (Luisa)
  • Quartetto Studio Classico , Op. 14, por arĉa kvarteto.
  • Dua Reverie Op. 28 por piano.
  • Karesu patrinon, noktan por piano.
  • Lumo. Op.1, poezia penso por piano.

Referencoj redakti

  1. Morales, Melesio (1999). Mi libro verde de apuntes e impresiones». Mi libro verde. ("Mia verda libro de notoj kaj impresoj." Mia verda libro).