Guido
vira persona nomo
Guido estas la itala versio de franca nomo "Guy". La elparolo estas : [Gido], ĉar la ‹u› estas muta ! La esperantigo laŭ fonetiko: Gido.
Ekzistas varianto de la nomo - Gvido, en la pola oni uzas la nomon Gwido aŭ Gwidon.
Etimologio redakti
La nomo estiĝis en latinidaj lingvoj dum la periodo de popolmigrado per adaptigo de ĝermana nomo Withold. En la malnovaltgermana la vorto Wit (aŭ Wid aŭ Widu kiel en Widukind) signifas "Wald" (arbaro), kaj hold signifas "viro, ulo", do entute : "arbarulo".
Nomtago (katolika) redakti
- 31-a de marto aŭ 4-a de majo laŭ Guido de Pomposa, mortinta la 31-an de marto 1046
- 12-a de septembro (laŭ Guido de Anderlecht, belga piulo, preĝejservanto kaj pilgrimo), aŭ 30-a de marto en la Gregoria kalendaro.
Personoj redakti
- Guido & Maurizio De Angelis, italaj muzikistoj ("Oliver Onions")
- Guido de Arezzo - muzika teoremulo. Vidu i.a. je Tonsilabo.
- Guido Caprotti (1887 - 1966), itala pentristo
- Guido van Damme (*1954), flandra esperantisto
- Guido Fanconi (1892 - 1979), svisa infankuracisto
- Guido Gezelle (1830 - 1899), flandra verkisto, satiristo (verkoj esperantigitaj)
- Guido Guinizzelli (ĉ 1230 – ĉ 1276 ), itala poeto (Il Dolce Stil Nuovo)
- Guido Holz (1920 - 1989), germana esperantisto
- Guido Lazzini (1919 - 1972), itala esperantisto
- Guido di Pietro - itala pentristo
- Guido van Rossum - komputila programisto kaj aŭtoro de Python (programlingvo)
- Patro Guido Sarducci - figuro en Saturday Night Live.
- Guido Tallone (*1939), svisa arkitekto kaj urboplanisto