Inter-Olimpiko 1906

tutmonda sporta evento

La inter-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 22-a de aprilo 1906 ĝis la 2-a de majo 1906 en Ateno,  Grekio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de kronprinco Konstantino de Grekio.

Inter-Olimpiko 1906
Loko: Ateno ( Grekio)
Komenca dato: La 22-a de aprilo 1906
Fina dato: La 2-a de majo 1906
Oficiala malfermanto: kronprinco Konstantino de Grekio
Nombro de nacioj:
20 + la Otomana Imperio, reprezentata per du futbalteamoj el Smirna kaj Saloniki
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
903
(903 / 20)
Nombroj de sportoj:
74 (15 sportfakoj)
vdr

La Internacia Olimpika Komitato ne kalkulas la eventon kiel Olimpiko, kiuj laŭdifine ĉiuj estu en respondeco de la IOK: konsekvence ĝi ne oficiale agnoskiĝis kaj ne konsideratas en la olimpika numerigo. Ankaŭ pli posta provo el la jaro 1949, ankoraŭ agnoskigi la eventon sub la numero IIIB de la IOK, malsukcesis.

La Inter-Olimpiko de 1906 estas rezulto de malkonsento pri la okazigo de la olimpiaj ludoj. Barono Pierre de Coubertin, iniciatinto de la revivigo de la olimpiaj ludoj kaj tiutempe prezidanto de la IOK, ĉiam havis la celon vivigi tutmondan olimpian movadon kaj celis okazigi la olimpiajn ludojn ĉiujn kvar jarojn en urbo de alia mondoparto. Multaj grekoj tamen pro la sukceso de la Somera Olimpiko 1896 sentis certiĝon voli la olimpiajn ludojn, nelaste pro la historia fono, daŭre en Grekio. Per tio tamen la IOK perdus sian ekzistocelon kaj Pierre de Coubertin vidis sian ideon de internaciaj olimpiaj ludoj en danĝero. Kiel kompromiso iuj IOK-membroj proponis okazigi la olimpiajn ludojn ĉiujn du jarojn, alterne en Grekio kaj en aliaj landoj, kaj en IOK-kunsido de 1901 oni decidis favore al tiu kompromiso. Coubertin tamen opiniis ke olimpiaj ludoj en Ateno nur povus havi nacian karakteron kaj (laŭ la antikva modelo) nomendus "tuthelenaj ludoj".

La grekia reĝo Georgo la 1-a en 1901 decidis plani duan modernan Olimpikon en Ateno, plej frue en 1903. Financaj proplemoj kaj la atribuo de la Somera Olimpiko 1904 unue al Ĉikago, fine al Sankta Luiso, prokrastigis la planojn pri dua Olimpiko en Ateno. Coubertin vidis la ŝancon nuligi la de li nedeziratan IOK-decidon de 1901, kadre de la IOK-kunsidoe de 1905 en Bruselo. Tamen jam antaŭ tiu kunsido la grekia Komitato por Organizo de Olimpiaj Ludoij en Ateno dissendis invitojn por tia evento en 1906. Krome Coubertin en tiu kunsido estis kritikata pro malbona organizado de la Olimpikoj en Parizo 1900 kaj Sankta Luiso 1904. Lia pozicio estis tiom malfortigita, ke li nevole devis subteni la planon de Olimpiko de 1906 en Ateno. La IOK decidis subteni la eventon de 1906 sed lasi la organizadon al la landa grekia komitato. Coubertin mem ne partoprenis la eventon. La por 1910 kaj 1914 planitaj olimpiaj ludoj en Ateno ne povis okazi pro malfavoraj politikaj evoluoj en Grekio kaj la tuta Balkana Duoninsulo, parte antaŭsignoj de la en julio 1914 komenciĝinta Unua Mondmilito.

Signifo redakti

Por la disvastigo de la ideo pri tutmondaj olimpiaj ludoj la Inter-Olimpiko de Ateno estis tre subtena. Post kiam antaŭe en Parizo kaj Sankta Luiso la sportaj konkursoj estis parto de Monda Ekspozicio kaj dise okazis dum pluraj monatoj, la grekoj samkiel en 1896 sukcesis pri okazigo de sporta festo, en kiu eniris la origina olimpia ideo. Iuj sportaj historiistoj eĉ juĝis ke tiuj Olimpikoj savis la olimpian movadon. Pluraj el la nuntempe ankoraŭ praktikataj ceremoniaĵoj, kiel ekzemple la enmarŝo de la nacioj dum la inaŭgura ceremonio, fontas el la Inter-Olimpiko de 1906.

Medala klasifiko redakti

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1   Francio 15 9 16 40
2   Usono 12 6 6 24
3   Grekio 8 13 12 33
4   Britio 8 11 5 24
5   Italio 7 6 3 16
6   Germana Regno 4 6 5 15
7    Svislando 4 3 1 8
8   Aŭstra imperio 3 3 3 9
9   Danio 3 2 1 6
10   Svedio 2 5 7 14


Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024