Iván Bradányi [bradAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bradányi Iván estis hungara tekstopoeto, tradukisto, verkisto, poeto.

Iván Bradányi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1930 (1930-04-11)
en Budapeŝto
Morto 1-an de majo 2022 (2022-05-01) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo tradukistokomponisto • kantotekstisto • verkisto vd
Laborkampo muzika verko aŭ komponaĵo • traduko el la angla • muzika komponaĵo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iván Bradányi[1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1930 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de majo 2022 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iván Bradányi faris la unuan poemotradukaĵon (La vie en rose de Edith Piaf) en 1947. Post 2 jaroj jam similaj tradukaĵoj aperis, en la sama jaro li ricevis postenon en la Hungara Radio. Li laboris kune kun preskaŭ ĉiuj popularaj ŝlagrokomponistoj tiutempe, ekzemple Dénes Buday, Szabolcs Fényes, András Bágya, Ottó Vincze. Li estis partoprenanto de la hungara revolucio de 1956, poste li disidis. Inter 1958-1960 li studis helpe stipendio en fakultato de Aix-en-Provence, poste ĝis 1972 li vivis en Londono kaj Barcelono, Hejmenveninta li denove estis ekstera laboristo de Hungara Radio, inter 1976-1990 li jam havis tie posteneton. Liaj tekstoj estis interpretitaj de Márta Záray, János Vámosi, György Korda, Zsuzsa Cserháti, Péter Máté, Kati Kovács, eĉ Klári Tolnay, László Márkus kaj Zoltán Latinovits. Ekde 1995 li estas ekstera tradukisto de revuo, inter 1996-2004 li estis artista gvidanto en eldonejo. Li tradukis ofte ankaŭ desegnofilmojn. Li ricevis premiojn inter 1988-2011.

Elektitaj originaj teatraĵoj redakti

  • Őfelsége, a nő (1975)
  • Együtt, ameddig bírjuk (1983)
  • Vidám válás (1990)
  • Kék angyal (2010)

Elektitaj tradukitaj teatraĵoj redakti

  • Zorba (1988, 2005)
  • Mayflower (1993)
  • Kabaré (2002)
  • Marlene (2009)
  • West Side Story
  • Hair

Elektitaj ŝlagrotekstoj [1] redakti

  • Egyszer te egyszer én
  • Ének az esőben (origina:Singing in the rain)
  • Ez majdnem szerelem volt (kantisto Péter Máté)
  • Fehér galamb (origina: Una paloma blanca, kantisto György Korda)

Elektitaj libroj redakti

  • A kékszemű gengszter (vivo de Frank Sinatra, 1991)
  • Klakkban-frakkban (vivo de Fred Astaire, 1993)
  • Dolce vita. Federico Fellini nem is olyan édes élete (2003)
  • Bűz és bűnhődés (noveloj, poemoj, 2007)
  • Péter és Pál. A kettéhasadt lélek (romano, 2007)
  • Szivárványt főzök télire. Versek (poemaro, 2015)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti