Juan Carlos Muzzio

argentina astronomo
Asteroidoj malkovritaj : 2
3666 Holman 19-a de aprilo 1979
7372 Emimar 19-a de aprilo 1979

Juan Carlos MUZZIO ( naskiĝis en 1946) estas argentina astronomo. Li diplomiĝis pri inĝenierarto en la 1960-aj jaroj en la Universitato de Bonaero kaj pri astronomio kaj terfiziko en la Nacia Universitato La Plata.

Li komencis sian karieron ĉe la Observatorio Steward (Arizono, Usono) antaŭ reveni ĉe la Nacian Universitaton La Plata kaj fariĝi direktoro de la Instituto de Astrofiziko de tiu-ĉi universitato. Lia ĉefa kampo de scienca esplorado estas la stela dinamiko, fako al kiu li kontribuis pli ol 100 referencaj artikoloj.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris 2 asteroidojn[1] la 19-an de aprilo 1979.

La asteroido 6505 Muzzio[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti