Kálmán Petrovics

Kálmán Petrovics [petroviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrovics Kálmán estas hungara kajakisto, dufoja mondĉampiono, inĝeniero pri manĝaĵoj.

Kálmán Petrovics
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1961 (1961-04-10) (63-jaraĝa)
en Vác
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Kálmán Petrovics[1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1961 en Vác.

Biografio redakti

Kálmán Petrovics akiris diplomon en Szeged. En la sensporta vivo li estis postenulo en la sama urbo. Lia edzino naskis filon. Li ricevis ŝtatan premion en 2009.

Sporta kariero redakti

Kálmán Petrovics inter 1974-1979 estis kajakisto en Nagymaros sur Danubo, poste en Szeged sur Tiso ĝis 1992. Li estis hungara ĉampiono trifoje inter 1984-1990 ĉiam kvarope, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1982-1992. Li ne estis olimpiano pro bojkoto, sed en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje en 1985 kaj 1990 kvarope, respektive individue. Li venkis ankaŭ en Universiado en 1987 kvarope. Liaj partneroj en kajako estis ekzemple Attila Ábrahám kaj Tibor Helyi. Depost sia aktiva sporta kariero li havis postenojn en la hungara akvasporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti