Kalvinana nova preĝejo (Szigetszentmiklós)

Kalvinana nova preĝejo en Szigetszentmiklós

La nova kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo kun nova origino en urbo Szigetszentmiklós (Hungario).

Kalvinana nova preĝejo de
Szigetszentmiklós
Kalvinana nova preĝejo de Szigetszentmiklós
Kalvinana nova preĝejo de Szigetszentmiklós
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szigetszentmiklós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 150 seĝoj 50 starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szigetszentmiklós, Kálvin tér 3.
vdr

Historio redakti

Pri la malnova historio de kalvinanoj en Szigetszentmiklós legeblas: Kalvinana malnova preĝejo (Szigetszentmiklós)!

Dum la socialismo la loka industrio logis amase homojn, por ili nova loĝkvartalo konstruiĝis. En mezo de kvartalo situis loĝdomo, kiu ekde la 1960-aj jaroj estis policejo. Ĝi estis trakonstruita kalvinana preĝdomo, poste kirko en 2000. Ĝi estis pligrandigita en 2015. La sola sonorilo estis kreita en 2003.

Krom la diservoj la preĝejo faras kontaktojn kun la lokaj loĝantoj kaj helpas ilin laŭ la eblecoj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas en korto laŭ placo. La fasado estas malsimetria, ĝi formas L-majusklon. La turo estas kvadrata kaj havas rondajn fenestrojn. La enirejo funkcias ĉe angulo de la majusklo. En la navo interne estas seĝoj anstataŭ benkoj.

Fontoj redakti