Kalvinana preĝejo (Üllő)

Kalvinana preĝejo en Üllő

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Üllő (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Üllő
Kalvinana preĝejo de Üllő
Kalvinana preĝejo de Üllő
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Üllő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado 1844
Specifo
Alto 26 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Üllő, Kossuth Lajos utca
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis kaj estis dokumento pri propra kalvinana kirko el 1673. Dum la kontraŭreformacio en 1719 la katolika episkopo konfiskis la ekleziajn havaĵojn de la kalvinanoj. Inter 1719-1894 la kalvinana grupo estis filio de Gyömrő. Ili konstruis kirkon nur en 1844. La turo estis plialtigita en 1907. La preĝejo estis renovigita en 2007.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto en meza parto de la urbo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Tamen en la teretaĝo la turo larĝiĝas kaj plene kovras la fasadon. En tiu larĝa turoparto 3 enirejoj funkcias, sed estas ankaŭ enirejo ĉe flanko de la navo. La turpinto estas bulboforma.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

 
La malantaŭa parto