Kalvinana preĝejo (Békés)
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 1959) en Békés (urbo) (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Békés | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Békés
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Békés (urbo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Békés |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Antal Czigler (dum trakonstruo: 1821) |
Konstrustilo | malfrubaroko, komenciĝanta klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Békés, Széchenyi István tér |
Historio redakti
En la 16-a jarcento loĝantoj de Békés protestaniĝis, sed en la sekva jarcento pro la konstantaj militoj ili rifuĝis. Nur en 1711 alvenis pastoro, post 3 jaroj la loĝantoj konstruis lignan kirkon, ŝtonan kirkon en 1734. En la sekvaj jaroj ĝi estis plurfoje renovigita. En 1775 praktike nova preĝejo konstruiĝis kun ligna turo, la ŝtona turo poste en 1781. Pli malgrandaj renovigaj laboroj okazis en 1821, 1851, 1905, 1927, 1958, 1972, pro sismo en 1980, fine plene en 2021. (La ekstera formo ne ŝanĝiĝis depost 1905.)
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto laŭ placo. La fasado estas simetria, meze la enirejo troviĝas, la plej supre la alta kvadrata turo altiĝas. La portiko havas 4 kolonojn. La turo havas rondbalkonon, kiun iam la fajrobrigado uzis. Interne la galerio etendiĝas en la 4 flankojn.