Kalvinana preĝejo (Dunaharaszti)
La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Dunaharaszti (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Dunaharaszti | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Dunaharaszti
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dunaharaszti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 250 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Dunaharaszti (loĝkvartalo Rákócziliget), Rákóczi Ferenc utca 21. |
Historio redakti
La tiam vilaĝo Haraszti la kalvinismo disetendiĝis en la 16-a jarcento. En 1686 pro la kontraŭturka batalo la vilaĝo senhomiĝis. Post la rehomiĝo daŭre alvenis nur katolikoj, sed en la frua 20-a jarcento venis ankaŭ kalvinanoj. En 1921 oni fondis kalvinanan grupon kiel filion de Szigetszentmiklós. La diservoj okazis en la lernejo. En 1928 la grupo aĉetis parcelon por estonta kirko, kie oni konstruis nur sonorilostablon. Post 3 jaroj oni aĉetis tajloran metiejon, kiu trakonstruiĝis al preĝdomo kun komuna ĉambro kaj pastra loĝejo. Tiuj agoj rezultigis la memstarecon kun paroĥa rango en 1934. En fino de la 2-a mondmilito la preĝdomo parte estis detruita, sed poste ĝi rekonstruiĝis. La sismo denove detruis ĝin, post la rekonstruo la denova konsekro okazis en 1958. La menciita parcelo estis vendita en 1983 kaj el la mono estis konstruita sonorilturo al la preĝdomo.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar la sonorilturo maldekstre plene reliefas. La kvadrata turo rekte atingas la trotuaron, tie estas enirejo. Interne la seĝoj estis ŝanĝitaj al benkoj en 1995.
Fontoj redakti
-
Sonorilturo
-
Dekstra alo
-
Maldekstra alo kun turo