Kapelo Sankta Kruco (Dunaharaszti)

La kapelo Sankta Kruco estas sakrala monumento historia (deklarita en 2004) en Hungario, ekster urbo Dunaharaszti sur monteto.

Kapelo Sankta Kruco
Kapelo Sankta Kruco en Dunaharaszti
Kapelo Sankta Kruco en Dunaharaszti
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaharaszti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Kiskunlacháza
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 20 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Dunaharaszti, monteto preter ĉefvojo n-ro 510
vdr
Memortabulo

Historio redakti

Laŭ legendo riĉulo veturis en kaleŝo kaj en tiu loko la ĉevaloj ektimis pro fulmo, la kaleŝo forte disŝanceliĝis. La riĉulo votis, ke se li travivos tion, li konstruos kapelon.

La kapelo estis konstruita en 1762, poste ĝi ricevis permeson por aranĝi diservojn, eĉ inter 1785-1787 la papo permesis plenan kermeson. En 1944 pro la grandaj bataloj la kapelo plene neniiĝis. Baldaŭ la kapelo rekonstruiĝis tamen sen turo kaj ekde 1985 ĝi estis denove loko de diservoj. Post 3 jaroj ankaŭ la krucifikso estis metita malantaŭ la kapelon por anstataŭigi la detruitan krucifikson. La kapelo plene renoviĝis en 2012, eĉ simila turo estis konstruita. Nuntempe tre malofte okazas diservoj.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sola sur monteto inter arboj aŭ arbustoj. Longa ŝtuparo kuras supren al la enirejo. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo estas videbla, pli supre fenestro, la plej supre la turo. La fasado havas ankaŭ po unu malplenajn niĉojn. La navo havas po 1 fenestrojn.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

 
Flanko de la kapelo

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti