Karel Kryl (naskiĝis la 12-an de aprilo 1944 en Kroměříž, mortis la 3-an de marto 1994 en Munkeno) estis moravia kantisto, poeto, grafikisto, kaj bardo de la Praga Printempo, ĉefa reprezentanto de la publicista fluo en poezio de la 60-aj jaroj en la 20-a jarcento.

Karel Kryl
Persona informo
Karel Kryl
Naskiĝo 12-an de aprilo 1944 (1944-04-12)
en Kroměříž
Morto 3-an de marto 1994 (1994-03-03) (49-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Břevnov-tombejo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Karel Kryl
Familio
Patro Karel Kryl vd
Gefratoj Jan Kryl vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • kantistokomponistokantaŭtoro • ceramikisto • kantoverkisto vd
Laborkampo muzikovidigaj artojprozopoezio vd
Aktiva en Olomouc vd
Aktiva dum 1968– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Karel Kryl naskiĝis en la familio de presistoj, kies havaĵo estis konfiskita de la ĉeĥoslovaka ŝtato en 1948. Bardo de la Praga Printempo, ekde 1969 politika migrulo en Germanio. Li kunlaboris kun Radio Libera Eŭropo. Al Ĉeĥio revenis en 1989, dum velura revolucio, sed ne loĝis tie longe, kritike esprimante sin pri la postrevolucia ordo. Li mortis pro korinfarkto en malsanulejo

Premioj kaj memorigoj redakti

Prezidento Václav Havel premiis lin postmorte en 1995 per Merit-Medalo de la dua klaso. Ankaŭ postmorte la Universitato de Karolo premiis lin per memora Arĝenta Medalo pro "kontribuo al spirita evoluo kaj morala apogo de la nacio". Lian nomon havas stratoj en Prago, Nový Jičín, Varnsdorf kaj aliaj.

Kreado redakti

Plej konata gramofondisko de Kryl estas Rakovina, eldonita en Germanio en 1969. En Ĉeĥoslovakio antaŭ lia elmigro estis eldonita Bratříčku, zavírej vrátka (Panton 1969), kun protesto kontraŭ agreso de la ŝtatoj de Varsovia Pakto kaj priskribo de la vivo sub komunista reĝimo. La diso tre rapide estis malpermesita kaj retirigita de vendejoj.

La plej konataj kantoj de Kryl estas: Bratříčku, zavírej vrátka, Král a klaun, Salome, Jeřabiny, Děkuji, Karavana mraků, Lásko.

Ligoj kun Pollando redakti

Karel Kryl kelkfoje koncertis en Pollando – li parolis pole kaj amikiĝis kun polaj poetoj, interalie kun Jacek Kaczmarski kaj Antonina Krzysztoń. Tre laŭta estis lia koncerto aŭtune 1989 dum Trarigardo de Ĉeĥoslovaka Sendependa Kulturo en Vroclavo. La koncerton, krom poloj, partoprenis ankaŭ ĉ. 5 mil ĉeĥoj kaj slovakoj, kiuj en sia lando ne povis lin aŭskulti laŭleĝe. En Pollando oni poste eldonis diskon Karel Kryl. Śpiewa we Wrocławiu (Karel Kryl. Kantas en Vroclavo).

En 1995 Antonina Krzysztoń surbendigis diskon Czas bez skarg (Tempo sen plendoj), kun polaj tradukoj de liaj kantoj laŭ Maryna Miklaszewska kaj Jan Krzysztof Kelus. Grandan popularecon en Pollando gajnis la disko titolita "Przewielmożny Kat" (Supermoŝta Ekzekutisto), poligita de Michał Tarkowski kaj popularigita de kabaredo Salon Niezależnych (Salono de Sendependuloj), kaj poste plenumata interalie de Rafał Chojnacki. En diskokolekto de Jacek Kaczmarski Arka Noego sur la disko de Arkivo de Radio Libera Eŭropo – suplementoj troviĝas la kanto de Kryl – Lásko. Kantatan epitafon sub la titolo Umarł Karel Kryl (Mortis Karel Kryl) dediĉis al la poeto Andrzej Kołakowski (sur kaseto Kontrrewolucja (Kontraŭrevolucio)). Al sange subpremita protesto de polaj laboristoj de la Marbordo decembre 1970 Kryl dediĉis la verkon Varhany v Olivě pozbyly zvuku (Orgeno en Oliwa mortis duonsone).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti