Kastelo de Alsópetény

La Kastelo de Alsópetény (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Gyurcsányi-Prónay [djurĉAnji-prOnai]) estas baroka kastelo (ankaŭ historia monumento) en vilaĝo Alsópetény, nun malgranda hotelo.

Aerfoto pri kastelo de Alsópetény
Fasado de la kastelo

Historio redakti

Familio Gyurcsányi konstruis la barokan kastelon en la 1750-aj jaroj. En la 19-a jarcento la nova posedanto iĝis familio Prónay. Ili loĝis en la kastelo ĝis la 2-a mondmilito. En 2009 nova posedanto aĉetis la 3 apaertajn konstruaĵojn. Post la renoviĝo ekde 2011 ili funkcias kiel hoteleto kaj loko de diversaj aranĝaĵoj, ofte por edziĝfestoj.

 
Vido al la kastelo
 
La malantaŭa enirejo de la kastelo
 
Kelo pri vinoj en la kastelo

Kastelo redakti

La teretaĝa hufoforma kastelo (kun keloj situas sola en granda parko, sed la parko mem troviĝas laŭ la ĉefstrato. En mezo de la fasado estas videbla teraso kun la enirejo (kiel rizalito), pli supre timpano kun blazono, la plej supre mansardo. Interne troviĝas 5 grandaj ĉambroj kaj luksa dormoĉambro.

Kasteleto redakti

En la parko la dua konstruaĵo estas la kasteleto. Ĝi formas kvadraton kun la aloj, meze estas malgranda korto, kiu nuntempe jam estas kovrita. La anguloj estas rizalitoj, kie plej supre mansardoj etendiĝas. Interne 3 ĉambregoj etendiĝas.

Aliaj konstruaĵoj redakti

En la parko troviĝas kvadrata domo, same jam trakonstruita. Nun ĝi konvenas por aranĝaĵoj aŭ ĉambroj por tranoktiĝi. Fine estas domo por la iamaj gardistoj.

Parko redakti

La parko estas protektata. En la parko ankaŭ lago etendiĝas.

Fontoj redakti