Kastelo de Kisléta

La kastelo de Kisléta (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Gencsy [genĉi]) estas nuntempa orfejo de Kisléta en Hungario.

Historio redakti

La familio Gencsy konstruis la malgrandan kastelon en Kisléta en la 18-a jarcento. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). En la sekvaj jaroj la loka kolĥozo profitis ĝin por deponi la agrikulturajn maŝinojn. Baldaŭ orfejo ekfunkciis en la kastelo, tial aktuale la kastelo estas en bona stato.

Konstruaĵo redakti

La teretaĝa konstruaĵo kun mansardoj situas sola en granda parko. La fasado estas simetria, la meza kaj ambaŭ flankaj partoj reliefas. La meza parto estas arkada. La malantaŭa fasado estas simila, sed sen enirejo.

Parko redakti

La parko apartenas al la plej belaj parkoj de la regiono. Ankaŭ la infanoj zorgas pri la kreskaĵoj. En 1977 la parko estis deklarita protektata. En 2010 granda ŝtormo okazis, kiu detruis la plej grandan magnolion. En la parko kreskas fraksenoj, aceroj, piceoj, Prunus cerasifera-oj, ulmoj, juglandoj, platanoj, tilioj, kornusoj.

Fontoj redakti