Kastelo de Osztopán

La kastelo de Osztopán (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Tallián) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Osztopán.

Kastelo de Osztopán

Historio redakti

La kastelo estis konstruita en 1910. La posedanto iom poste konstruigis la turon, tiel la kastelo perdis la simetrian aspekton. La turo iĝis akvoturo, tial servantoj de la kastelo jan ne portis la akvon el la puto. Depost 1945 la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj), poste interne bazlernejo, infanĝardeno, biblioteko, fine muzeeto ekfunkciis. Post la socialismo la konstruaĵo estis renovigita.

Konstruaĵoj redakti

La teretaĝa konstruaĵo kun mansardo situas sola en parko, kiu situas laŭ la ĉefvojo de la vilaĝo. La turo estas videbla el la tuta vilaĝo, sed la kastelo mem estas kovrita per arboj. El supro de la turo povas vidi belan panoramon, eĉ Balatonon kaj monton Badacsony. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo, pli supre estas reliefo pri kapo de leono. Maldekstre la menciita turo kun rondbalkono altiĝas, dekstre teretaĝa algluita konstruaĵo estas videbla.

Parko redakti

La parko estas protektata, menciindas aleo pri kaŝtanarboj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj en la parko.

Fontoj redakti