Preĝejo Sankta Kruco (Cegléd)

Preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Cegléd, en la urbocentro.

Larĝa foto pri interna parto de la preĝejo
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco
Preĝejo Sankta Kruco en Cegléd
Preĝejo Sankta Kruco en Cegléd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Cegléd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Abony
paroĥo loke
Dato de konsekro 1828
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18221827
Specifo
Enhaveco 1500
Longo 50 m
Larĝo 15 m
Alto 48 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Pri la mezepoka preĝejo la unua mencio okazis en 1417. Inter 1528 kaj 1752 kalvinanoj uzis la preĝejon. La katolikoj malkonstruis la konstruaĵon en 1821, poste ili konstruis la nun videblan preĝejon. La orgeno alvenis en 1838, post 2 jaroj freskoj estis pentritaj. En 1941 pli moderna orgeno alvenis, ĝi renoviĝis en 1993. Dum la 2-a mondmilito ĝi estis trafita per kugloj, la renoviĝo finiĝis en 1948, tamen la turo nur en 1968. Denovaj internaj pentradoj okazis en 1955 (tiam estis faritaj la sekpentraĵoj) kaj 1986, ekstera renoviĝo okazis en 1990.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ placo. Antaŭ la preĝejo monumento pri Sankta Triunuo, apud la enirejo kruco estas videblaj. En mezo de la fasado malsupre la enirejo, pli supre timpano, plej supre la turo estas. La turo havas rondbalkonon, kiun longe profitis la fajrobrigado, dum la 2-a mondmilito ĝi estis grava observejo de soldatoj. Malantaŭ la navo la absido estas duonronda. La interno estas ornamriĉa, ene 4 flankaj altaroj kaj la ĉefaltaro troviĝas. La ĉefaltara bildo de 1830 prezentas Kriston dum sufero, apude estas skulptaĵoj pri Kristo kaj Sankta Maria. Estas ankaŭ alia skulptaĵo pri Sankta Maria, kiun laŭkutime oni portas dum kermesa rondirado. Menciindas aliaj skulptaĵoj pri Sankta Familio, Jesuo, Sankta Jozefo, Sankta Antonio.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro. Kermesa kruco estas rara historia memoraĵo, nun troviĝas en la Hungara Nacia Muzeo. Malofte oni aranĝas ankaŭ orgenajn koncertojn.

Fontoj redakti

Bildoj pri Sankta Kruco (Cegléd)
 
La preĝejo en 1848
 
Vido al la preĝejo
 
Malantaŭa parto de la preĝejo
 
La enirejo
 
Pentraĵo en la kirko
 
Vitrobildo en la preĝejo
 
Interna parto de la preĝejo
 
Interna parto de la preĝejo