Kombinaĵo de 5 dudekedroj

En geometrio, kombinaĵo de kvin dudekedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, komponaĵo de 5 dudekedroj. Ĝi havas dudekedran simetrion Ih.

Kombinaĵo de kvin dudekedroj
Plia nomo UC47
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 150
Edroj 40+60 trianguloj
Komponantoj 5 dudekedroj
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto Piritopluredra Th
vdr

La trianguloj en ĉi tiu kombinaĵo estas en du orbitoj sub ago de la geometria simetria grupo: 40 trianguloj en samebenaj paroj kuŝas en dudekedraj ebenoj, kaj la aliaj 60 kuŝas en unikaj ebenoj.

Karteziaj koordinatoj redakti

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj ciklaj permutoj de

(0, ±2, ±2τ)
(±τ−1, ±1, ±(1+τ2))
(±τ, ±τ2, ±(2τ−1))

kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.