Kombinaĵo de 2 dudekedroj

En geometrio, kombinaĵo de du dudekedroj estas unuforma pluredra kombinaĵo konsistanta el 2 dudekedroj. Ĝi havas okedran simetrion Oh.

Kombinaĵo de du dudekedroj
Plia nomo UC46
Bildo
Speco Unuforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 60
Edroj 16+24 trianguloj
Komponantoj 2 dudekedroj
Geometria simetria grupo Okedra Oh
Geometria simetria grupo de komponanto Piritopluredra Th
vdr

La trianguloj en ĉi tiu kombinaĵo estas en du orbitoj sub ago de la geometria simetria grupo: 16 trianguloj en samebenaj paroj kuŝas en okedraj ebenoj, kaj la aliaj 24 kuŝas en unikaj ebenoj.
La kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel neunuforma senpintigita okedro, havanta malregulajn seslaterojn kun alterne longaj kaj mallongaj lateroj.

Unuforma senpintigita okedro Neunuforma senpintigita okedro, kiu havas la saman situon de verticoj kiel ĉi tiu kombinaĵo.

Karteziaj koordinatoj redakti

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj permutoj de

(±1, 0, ±τ)

kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Unuformaj Kombinaĵoj de Unuformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.

Eksteraj ligiloj redakti