Léontine Lippmann

Léontine LIPPMANN (1844–1910), plej bone konata laŭ sia edzina nomo Madame Arman aŭ Madame Arman de Caillavet, estis la muzo de Anatole France kaj la gastigantino de tre enmoda literatura salono dum la Franca Tria Respubliko. La rolulo Madame Verdurin en la verko de Marcel Proust nome Reserĉe al la perdita tempo estis modelita laŭ Lippmann.[1]

Léontine Lippmann
Persona informo
Naskonomo Léontine Charlotte Lippmann
Aliaj nomoj Philippe Lautrey
Naskiĝo 14-an de junio 1844 (1844-06-14)
en former 2nd arrondissement of Paris
Morto 12-an de januaro 1910 (1910-01-12) (65-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Maurice Lippmann
Edz(in)o Albert Arman
Amkunulo Anatole France
Infano Gaston Arman de Caillavet
Okupo
Okupo salonestrino
vdr

Merkrede, Mme de Caillavet tenis konversaciajn vespermanĝojn laŭ la modelo de tiuj de Mme Aubernon, kie estis Alexandre Dumas, la helenisto Brochard, la profesoro Pozzi, Leconte de Lisle, José-María de Heredia, Ernest Renan kaj kompreneble Anatole France.

Elstaraj partoprenantoj de la salono de Madame Arman de Caillavet menciindas Maurice Barrès, Louis Barthou, Tristan Bernard, Sarah Bernhardt, geprincoj Bibesco, Léon Blum, la skulptisto Antoine Bourdelle, Georg Brandes, Aristide Briand, Georges Clemenceau, Colette kaj ŝia unua edzo Henry Gauthier-Villars (konata kiel Willy), Michel Corday, Dro. Paul-Louis Couchoud, François Crucy, Marie kaj Pierre Curie, Jean-Élie, Duko Decazes, Gugliemo Ferrero, Robert de Flers, la dancistino Loïe Fuller, Fernand Gregh, Paul de Grunebaum, la aktoro Lucien Guitry kaj lia filo Sacha Guitry, Gabriel Hanotaux, Jean Jaurès, Léopold Kaher, Jules Lemaitre, la Grafo de Lisle, Pierre Loti, Charles Maurras, Pierre Mille, Robert de Montesquiou, la abato kaj astronomo Théophile Moreux, la abato Arthur Mugnier, la pentristo Mihály Munkácsy, Anna de Noailles, Hugo Ogetti, Raymond Poincaré, Prof. Samuel-Jean Pozzi, Marcel Prévost, Grafo Giuseppe Primoli, Marcel Proust, Charles Rappoport, Joseph Reinach, la aktorino Gabrielle Réjane, la komandanto Rivière, J.-H. Rosny la Aĝa, gebaronoj Rothschild, Marcel Schwob, kaj Marcelle Tinayre.

Notoj redakti

  1. Farrell, Adrienne (July 4, 1971). "Strolling, Novel in Hand, To Recapture the Paris of Proust". New York Times. Alirita la 7an de Septembro 2021 kaj la 7an de Septembro 2022.

Bibliografio redakti

  • Jeanne Maurice Pouquet, Le Salon de Madame Arman de Caillavet, 1926.
  • George Painter, Marcel Proust, London, Cratton kaj Windus, 1959.