Nia Damo de Baŭno

Nia Damo de Baŭno (france Notre-Dame de Beaune) estas romanika baziliko en Baŭno en Burgonjo (Francujo). La ĥorejo estas partie gotika kaj ankaŭ la portala antaŭhalo. La sonorilejo estas renesanca.

Nia Damo de Baŭno
Romanika navo
Romanika navo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Francio
Municipo Beaune
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
diocezo diĵona ĉefdiocezo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Romanika
Konstruado 12-a kaj 13-a jarcento
Specifo
Enhaveco 1 000 homoj
Konstrumaterialo ŝtona
Ligiloj
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Nia Damo de Baŭno
Oficiala paĝaro http://www.paroisse-beaune.org/
vdr

Arĥitekturo redakti

Nia Damo estas granda preĝejo kun tuta longo de 65 metroj (sen la antaŭ portalo). La meznavo atingas alton de 18,50 metroj kaj larĝo de 7 metroj. Estas ses naveroj. La volboalto en la ĥorejo estas 26 metroj. Ĝi havas transversan navon, ĥorĉirkaŭirejo kun absidokapelaro. Super la navokruciĝo estas kupolo apogita sur volbaj pontetoj[N 1]. Murskemo de la laŭlonga navo estas trietaĝa kiel la preĝejo Cluny III de la abatejo de Klunizo.

Ekipaĵo redakti

Vitraloj redakti

La vitralo de sankta Francisko de Sales kun Jeanne de Chantal en la Hospicoj de Bono estas farita de Émile Thibaut kaj datiĝas ĉirkaŭ de 1865.[1].

Ĥorejseĝaro kaj predikejo redakti

La ligna ĥorejseĝaro enhavas 30 seĝojn.

La predikejo datiĝas el la 17-a jarcento kaj devenas de la karmela monaĥejo[2].

Pentraĵoj redakti

Oni vidas pentraĵon, kiu devenas de la minima monaĥejo, farita de Guillaume Perrier en 1635. Ĝi montras sanktan Francisko de Paola[3] kaj Ana de Bretonio kaj sube ŝia edzo Ludoviko la 12-a[N 2].

Notoj redakti

  1. Volbaj pontetoj : tiuj volbaj pontetoj ebligis ligon de kvar-angula strukturo al ok-angula strukturo.
  2. Laŭ Joseph Delissey la reĝo estas Ludoviko la 13-a kaj la reĝino Anna de Aŭstrio.

Referencoj redakti

  1. (1999) Les vitraux de la basilique Notre-Dame de Beaune. Eldonejo de Patrimoine.
  2. (1997) La collégiale Notre-Dame de Beaune. Eldonejo de Patrimoine.
  3. Joseph Délissey. (1941) Le vieux Beaune. presejo Girard.