Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado

La Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio CONCACAF - angle CONCACAF Women’s Gold Cup, do laŭvorte "Virina Ora Pokalo" - estas la kontinenta ĉampionado de virina futbalo por Nord- kaj Mezameriko (Centra Ameriko). Ĝi okazas ekde la jaro 1991 - ekde la jaro 2002 en kvarjara ritmo. La turniro samtempe estas la kontinenta kvalifikigo por la Virina Futbala Mondpokalo, en kiu fikse rajtas partopreni du naciaj teamoj el Nord- kaj Mezameriko, kaj trian lokon povas atingi la triapozicia teamo de la Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado en aparta partopreniga matĉo de teamo el alia kontinento, laste Eŭropo.

Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado
angle CONCACAF Women’s Gold Cup''
Turniraj detaloj
Teamoj
Finaj pozicioj
Ĉampiono rekorda Flago de Usono Usono (6 ĉampionecoj)
vdr

La unua turniro okazis en 1991 en Haitio. Ĝis la jaro 1998 la konkurso angle nomiĝis CONCACAF Women’s Championship, nur de tiam baptiĝis "Virina Ora Pokalo". Ĉiuj ĉampionaj titoloj krom unu ĝis nun atribuiĝis al la usona teamo: unufoje en 1998 venkis la kanada teamo, kiam la usona teamo ne partoprenis, ĉar ĝi kiel gastiganta lando jam aŭtomate kvalifikiĝis por la Virina Futbala Mondpokalo 1999.

En 1993 kiel gasta teamo partoprenis la elekto de Novzelando, kaj en 2000 la teamoj de Brazilo kaj Ĉinio.

Organiziĝo redakti

En la fina parto de la ĉampionado partoprenas ok teamoj. La teamoj de An la Endrunde nehmen acht Nationalmannschaften teil. La teamoj de Kanado, Meksiko kaj Usono aŭtomate kvalifikiĝas. Aldoniĝas du naciaj teamoj el la mezamerika kvalifikiĝo kaj tri teamoj el la karibia kvalifikiĝo.

La ok naciaj teamoj grupiĝas je du grupoj de po 4 teamoj. Ene de la grupo ĉiu teamo unufoje konkuras kontraŭ ĉiuj tri aliaj. La venkintoj kaj 2-e poziciigitaj teamoj el ambaŭ grupoj atingas la duonfinalon. La venkintoj el la duonfinalaj matĉoj atingas la finalon, kaj la malvenkintoj el tiu matĉoj konkuras pri la 3-a pozicio de la turniro.

La turniroj en superrigardo redakti

jaro gastiganta lando finalo matĉo pri la 3-a pozicio
ĉampiono rezulto 2-a pozicio 3-a pozicio rezulto 4-a pozicio
1991 Haitio   Usono 5:0   Kanado   Trinidado kaj Tobago 4:2   Haitio
1993 Usono   Usono liga sistemo   Novzelando   Kanado liga sistemo   Trinidado kaj Tobago
1994 Kanado   Usono liga sistemo   Kanado   Meksiko liga sistemo   Trinidado kaj Tobago
1998 Kanado   Kanado 1:0   Meksiko   Kostariko 4:0   Gvatemalo
2000 Usono   Usono 1:0   Brazilo   Ĉinio 2:1   Kanado
2002 Kanado
Usono
  Usono 2:1 post "ora golo"   Kanado   Meksiko 4:1   Kostariko
2006 Usono   Usono 2:1 post plilongigo   Kanado   Meksiko 3:0   Jamajko
2010 Meksiko   Kanado 1:0   Meksiko   Usono 3:0   Kostariko

Ranglisto pri ĉampionadoj redakti

rango teamo ĉampionado jaro(j)
1.   Usono 6 1991, 1993, 1994, 2000, 2002 kaj 2006
2.   Kanado 2 1998 kaj 2010

Eksteraj ligiloj redakti