OpenAI

Usona organizaĵo
(Alidirektita el Open AI)

OpenAI LP estas esplorfirmao pri artefarita intelekto (AI) kontrolita de la neprofitcela organizaĵo OpenAI Inc.

OpenAI
OpenAI Inc.
OpenAI LP
neprofitcela organizaĵo vd
Dum 8-a de decembro 2015 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondita 11a Decembro 2015
Fondintoj Ilon MaskSam Altman • Ilya Sutskever • Greg Brockman • Wojciech Zaremba • Andrej Karpathy vd
Sidejo San Francisco, Kalifornio, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Sam AltmanSam Altman • Mira Murati • Emmett Shear
Dungitoj 375 (stato: 23-a de januaro 2023)
filiaj kompanioj OpenAI LP vd
Posedataj kompanioj OpenAI Holdings • OpenAI GP vd
TTT https://openai.com/
vdr

La ĉefaj sponsoroj de la organizo estas la investanto kaj entreprenisto Elon Musk kaj la kompanio Microsoft. La celo de OpenAI estas evoluigi kaj surmerkatigi malferman artefaritan intelekton en maniero kiu helpas la socion kaj ne damaĝas ĝin.

OpenAI traktas la demandon de la "ekzista minaco de artefarita intelekto" - do la ebla superado kaj anstataŭigo de homa intelekto per artefarita intelekto. Por kontraŭbatali ĉi tiun riskon en la evoluo de artefarita intelekto, OpenAI estis kreita kiel malfermkoda neprofitcela organizo. Ĉi tio devus certigi ke la organizo estas sendependa de devoj al sponsoroj kaj iliaj interesoj. Tio donu al esploristoj la liberon havi pozitivan efikon al socio longtempe.

Produktoj redakti

Dall-E redakti

 
Bildo de Zamenhof ignorante krokodilon kreita per Dall-e 2.

Dall-e estas sistemo por krei bildojn.

GPT kaj ChatGPT redakti

GPT estas sistemo por krei tekston, ChatGPT estas babilroboto

 
ChatGPT respondas al la demando: "Kio estas la estonteco de la esperanta Vikipedio?"

Whisper redakti

Whisper estas transkribilo aŭ voĉ-al-teksta sistemo kiu ankaŭ kapablas traduki.

Sora redakti

Sora estas sistemo por krei videojn.

Open AI kaj Esperanto redakti

Kelkaj produktoj de Open AI parte aŭ tute subtenas Esperanton. La teksta sistemo GTP-3[1] kaj ChatGTP-4[2] tre bone funkcias en Esperanto kaj kapablas krei Esperantajn tekstojn kun malmultaj eraroj. La transkribilo aŭ voĉ-al-teksta sistemo "Whisper" nur parte subtenas Esperanton. Ĝi kapablas traduki Esperanton, sed ĝi ne ĝuste transkribas ĝin.

Polemiko redakti

Ĉar la teknologio ChatGPT-4 estas memlerna, ankaŭ misinformado povas esti disvastigata, tiel ke homoj eble longdaŭre ne plu vere scios kio estas vera kaj falsa[3].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Afiŝo ĉe Reddit pri GPT-3 kaj Esperanto: https://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/sljb9u/the_neural_network_openai_gpt3_speaks_esperanto/
  2. "Babilado kun ChatGPT pri naskiĝtagon, skibmaŝinojn, neĝoglobukarulojn kaj la sencon de la vivo" ĉe https://proycon.anaproy.nl/posts/chatgpt-esperanto/ Laste kontrolita je la 5a decembro 2022
  3. (nl) Monique Weijnans, Chat-GPT: vloek of zegen?, Jong Neerlandistiek, la 24-an de marto 2023

Eksteraj ligiloj redakti