Pájara [PAĥara] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la sudokcidenta parto de la insulo Fuerteventura. La loknomo Pájara estas rilata al la hispana vorto "pájaro" (birdo), sed oni ne scias la tialon (tiukadre aperas birdo en la municipa blazono); laŭ aliaj fakuloj kiel Dominik Josef Wölfel aŭ Maximiano Trapero ĝi estus devena el guanĉoj.[2]

Pájara
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35628
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 271  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 21′ N, 14° 6′ U (mapo)28.35-14.1Koordinatoj: 28° 21′ N, 14° 6′ U (mapo) [+]
Alto 196 m [+]
Areo 383,52 km² (38 352 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pájara (Kanariaj insuloj)
Pájara (Kanariaj insuloj)
DEC
Pájara
Pájara
Situo de Pájara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pájara [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tipa pejzaĝo kun kaprobredisto.

Pájara estas en la sudokcidenta parto de la insulo Fuerteventura, je 41,5 km de la insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 383,52 km², kiel la plej granda teritorio de la insulo (multe pli longa ol larĝa). De tiu areo, la plej granda parto estas etenda rura kaj natura areo.[3][4]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Betancuria (norde), kaj Tuineje (okcidente).[4]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno de Pájara, estas je 196 m.s.m.,[3] kaj la plej alta loko estas 813 m.s.m. en Pico de la Zarza, en la duoninsulo Jandio.[4]

La ĉefaj loĝlokoj estas Morro Jable, Costa Calma kaj Solana Matorral.

La flaŭro de la municipo estas karakterizita per dornomakiso, el kio menciindas Launaea arborescens, Suaeda vera kaj la rara endemio Caralluma burchardii.

 
Puerto de la Peña, Ajuy.

El la faŭno menciendas nombraj birdospecioj, kiel la estepeca kanaria Hubara-otido Chlamydotis undulata fuertaventurae kaj pterokloj Pterocles orientalis,[5] la kanaria perknoptero Neophron percnopterus majorensis kaj la turfalko Falco tuniculatus. Alia pli malgranda birdospecio, sed ofta en la municipa teritorio estas la sahara kurulo Cursorius cursor.

La municipa teritorio kunkavas protektitan areon kun apuda municipo, nome la rura parko de Betancuria (rabobirdoj);[4] kaj proprajn protektitajn areojn kiel Natura Monumento Ajuy (fosilioj de maranimaloj); Natura Parko Jandía (enhavas preskaŭ la totalon de la duoninsulo Jandio, kun abundaj endemioj, minacataj kaj protektitaj specioj kaj de flaŭro kaj de faŭno; Natura Monumento Montaña Cardón (riĉa flaŭro); kaj Sciencinteresa Loko Playa del Matorral (marbirdoj).

Pico de la ZarzaPico de Jandía estas la plej alta monto de la insulo Fuerteventura, atingante 813 m super la marnivelo.[6]

Historio redakti

 
Preĝejo de la 17-a jarcento.
 
Morro Jable.

En la areo estis grava setlado de guanĉoj, kiuj hegemoniis la regnon Jandía, kaj starigis liman muron kun la cetero de la insulo. Ili praktikis brutobredadon de kaproj kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko. Tiuj aktivecoj pluis post la epoko de la konkero,[7] komplementite per rilataj artmetioj (ledo).[8]

La konkero de Fuerteventura finis en 1405, fare de la normano Johano de Béthencourt. Proksima Betancuria estis elektita kiel ĉefurbo de la insulo en sistemo kopiita de la feŭdismo. En 1476 oni konstituis jure la teritorian senjorlandon de Fuerteventura, per kiu la Katolikaj Gereĝoj agnoskis al la konkerinto lian dominadon de la insulo. Betancuria, kiel unua sidejo de la konkerintoj, iĝis akso de la administracia povo. Pájara, sude de Betancuria, kaj La Oliva, norde, formis la dekomencan spinon de la insulo.

Komerco de produktoj el brutobredado kaj agrikulturo, fiŝkaptado kaj kalko helpis la siavastigon de havenetoj laŭlonge de la marbordo. En la unua duono de la 19-a jarcento, ĝi iĝis sendependa municipo.[9] Ĉirkaŭ la Dua Mondmilito oni starigis multajn militdefendajn konstruaĵojn pro eblaj okazoj de atako fare de la aliancanoj, kio tute ne okazis. Ekde tiam gravis la figuro de la germano Gustav Winter, kiu ricevis rajtigilon kiel nura posedanto de la duoninsulo Jandio, kaj entreprenis vorkojn kiel padpavimado, tunelo (nefinita) inter Morro Jable kaj Cofete (kie li loĝis), du aerodromoj, ktp., cele al disvolvigo de turismo. Fakte ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo (hoteloj kaj aliaj turismaj loĝejoj). La municipo enhavas la plej grandan etendon de ŝtrandoj de la insularo, elstare tiuj de Sotavento, Cofete kaj Morro Jable.[10]​ Tiukadre okazas en la areo internaciaj eventoj de tabulvelado.

 
Turismaj loĝejoj en Morro Jable.

Demografio redakti

 
Lumturo ĉe Playa del Matorral, Morro Jable.
 
Lumturo ĉe Punta de Jandía.

La municipo havis 21 349 loĝantojn je 1a de januaro 2020, estante la 13a en la provinco kaj la tria de la insulo.[11]

Historie estis malpli ol 3 000 loĝantoj ĝis la 1980-aj jaroj. Poste la loĝantaro kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 20 000 loĝantoj, tio estas oni preskaŭ sepobligis la populacion.

Loĝlokoj (2020)[11]
Loĝlokoj Loĝantoj
Ajuy 78
Cardón 116
Chilegua 0
Costa Calma 5782
Esquinzo 1005
La Lajita 2017
Mal Nombre 7
Morro Jable 8368
Pájara (municipa ĉefurbo) 1051
La Pared 529
Piedras Caídas 502
Punta Jandía 30
Solana Matorral 1606
Toto 258

Vidindaĵoj redakti

  • Lumturo de Morro Jable
  • Lumturo de Punta Jandía
  • Oasis Park Fuerteventura
  • Ermitejo de Nuestra Señora de Regla
  • Pico de la Zarza
  • Natura Parko Jandía

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Trapero, Maximiano (2018). Diccionario de Toponimia de Canarias: Los guanchismos II. Santa Cruz de Tenerife: IDEA. ISBN 978-84-17-36009-2.
  3. 3,0 3,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. Ganga ortega
  6. «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 23an de oktobro 2021.
  7. Viera, Isaac (1904). Por Fuerteventura: pueblos y villorrios. Las Palmas de Gran Canaria: Imprenta y Litografía de Martínez y Franchy.
  8. Perera Betancor, María Antonia; Rodríguez Rodríguez, Amelia C. (1995). «Las tenerías de Fuerteventura. Un estudio sobre el trabajo tradicional del cuero». VI Jornadas de Estudios sobre Lanzarote y Fuerteventura (Arrecife: Cabildos insulares de Lanzarote y Fuerteventura) I: 637-650. ISSN 978-84-16071-11-1
  9. Galante Gómez, Francisco José (2011). «2.6». Pájara. Territorio, memoria, identidad. Pájara: Ayuntamiento de Pájara. pp. 233-253.
  10. «El municipio. Economía». Ayuntamiento de Pájara. Konsultita la 12an de aŭgusto 2021.
  11. 11,0 11,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pájara en la hispana Vikipedio.