Tuineje [TŬIneĥe] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la sudorienta parto de la insulo Fuerteventura. La ĉefaj loĝlokoj estas Gran Tarajal (ĉefa loĝloko), Tarajalejo kaj Tuineje (municipa ĉefurbo). La loknomo Tuineje estas devena el guanĉoj, laŭ la filologo Maximiano Trapero, la vorto estus rilata al berbera tawinijt, nome de dornoplanto de Nordafriko.[2]

Tuineje
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35629
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 967  (2023) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 19′ N, 14° 3′ U (mapo)28.316667-14.05Koordinatoj: 28° 19′ N, 14° 3′ U (mapo) [+]
Alto 205 m [+]
Areo 276 km² (27 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tuineje (Kanariaj insuloj)
Tuineje (Kanariaj insuloj)
DEC
Tuineje
Tuineje
Situo de Tuineje

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tuineje [+]
vdr

Geografio redakti

 
Gran Tarajal.

Betancuria estas en la sudorienta parto de la insulo Fuerteventura, je 32,5 km de la insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 275,94 km², kiel la plej malgranda teritorio de la insulo. De tiu areo, la plej granda parto estas etenda rura kaj natura areo.[3][4]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Betancuria (nordoriente), kaj Pájara (okcidente).[4]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno de Tiuneje, estas je 205 m.s.m.,[3] kaj la plej alta loko estas 711 m.s.m. en Gran Montaña, en la montaro de Betancuria.[4]

La municipa teritorio posedas marbordan longon de 26,59 km,[3] en kiu elstaras strandoj nome Gran Tarajal, Tarajalejo, Giniginámar kaj Las Playitas.[4][5]

La flaŭro de la municipo estas karakterizita per dornomakiso, el kio menciindas Launaea arborescens, Suaeda vera kaj la rara endemio Caralluma burchardii. El la faŭno menciendas nombraj birdospecioj, kiel la estepeca kanaria Hubara-otido Chlamydotis undulata fuertaventurae kaj pterokloj Pterocles orientalis,[6] la kanaria perknoptero Neophron percnopterus majorensis kaj la turfalko Falco tuniculatus. Alia pli malgranda birdospecio, sed ofta en la municipa teritorio estas la sahara kurulo Cursorius cursor.

La municipa teritorio kunkavas protektitajn areojn kun apudaj municipoj, nome la rura parko de Betancuria (rabobirdoj);[4] la natura monumento Caldera de Gairía (ĵusa vulkana konuso); la natura monumento Cuchillos de Vigán (minacataj specioj kiel perknoptero (Neophron percnopterus majorensis), fiŝaglo (Pandion haliaetus) kaj Nordafrika falko (Falco pelegrinoides)); kaj protektita pejzaĝo Malpaís Grande (lafejo).

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Tuineje.

La konkero de Fuerteventura finis en 1405, fare de la normano Johano de Béthencourt. Proksima Betancuria estis elektita kiel ĉefurbo de la insulo en sistemo kopiita de la feŭdismo. En 1476 oni konstituis jure la teritorian senjorlandon de Fuerteventura, per kiu la Katolikaj Gereĝoj agnoskis al la konkerinto lian dominadon de la insulo. Betancuria, kiel unua sidejo de la konkerintoj, iĝis akso de la administracia povo. Pájara, sude de Betancuria, kaj La Oliva, norde, formis la dekomencan spinon de la insulo.

Tiukadre Tuineje dependis de la municipo Betancuria ĝis fino de la 18-a jarcento. Ĝi iĝis sendependa municipo en 1812. En 1740, dum hispan-angla milito, anglaj korsaroj elŝipiĝis sur la insulon kaj klopodis por rabadi Tiuneje, sed, spite malegalecon pri armiloj, la lokanoj sukcesis venki super la invadantoj. Monatojn poste ĉio ripetiĝis, en batalo konata kiel batalo de Tamasite aŭ de Llano Florido.

Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo. Krome gravaj ekonomiaj rimedoj estas agrikulturo (tomato, furaĝo) kaj brutobredado (kapro, fromaĝo).

Demografio redakti

 
Tarajalejo.

La municipo havis nur 15 596 loĝantojn je 1a de januaro 2020, estante la 19a en la provinco kaj la kvara de la insulo.[7]

Historie estis malpli ol 3 000 loĝantoj ĝis la mezo de la 20-a jarcento. Poste la loĝantaro kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 15 000 loĝantoj, tio estas oni kvinobligis la populacion.

Loĝlokoj (2020)[7]
Loĝlokoj Loĝantoj
Las Casitas 55
Giniginámar 600
Gran Tarajal 8762
Juan Gopar 535
Las Playitas 823
Tarajalejo 1454
Tequital 364
Tesejerague 1473
Tiscamanita 501
Tuineje (municipa ĉefurbo) 1029

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Mikaelo en Tuineje.
  • Ermitejo de Sankta Marko en Tiscamanita, de fino de la 17-a jarcento.
  • Ermitejo de Sankta Jozefo, en Tesejerague, de la unua duono de la 18-a jarcento.
  • Kalkoforno en Gran Tarajal, konstruita en 1953, estas la plej granda de Fuerteventura.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Trapero, Maximiano (2018). Diccionario de Toponimia de Canarias: Los guanchismos II. Santa Cruz de Tenerife: IDEA. ISBN 978-84-17-36009-2.
  3. 3,0 3,1 3,2 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 17an de aŭgusto 2021.
  6. Ganga ortega
  7. 7,0 7,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tuineje en la hispana Vikipedio.