Oni parolas pri planta moviĝo en botaniko, kiam planto reagas je ekstera enfluo, ekscitaĵo. La plantaj moviĝo servas por tio, ke la plantoj plej bone eluzu sian vivmedion, evitu eblajn danĝerojn. La plantaj moviĝoj povas esti la taksisoj, tropismoj aŭ aŭtonomaj moviĝoj.

Ekzemplo de gravittropismo en la restaĵoj de kelo de romia vilao en la Arkeologia Parko en Baiano, Italio

Plej konataj ekzemploj pri la planta moviĝo estas la sundirektiĝo de la sunfloro (helianto), fermiĝo-malfermiĝo de floroj, kuntiriĝo de la mimozaj folioj.

La ekscitiĝemo de la plantoj redakti

La ekscitiĝemo de la plantoj signifas, ke ili kapablas respondi al la ŝanĝiĝo de la medio. La planto perceptas la fizikajn, kemiajn ekscitojn de la medio kiel de ekscitofonto. Se la ekscito superas iun forton (sojlon), la ĉeloj, ĉelgrupoj venas al ekscitita stato, estiĝas ekscitaĵo. Tiu stato estas nur provizora ŝanĝiĝo, kiam la ĉeloj venas de normala al ekscitita stato kaj provizore ŝanĝiĝas eĉ la metabolo. La ekscitaĵo estigas ekscitorespondon. La plej ofta ekscitorespondo estas la moviĝo. La unuĉelaj plantoj respondas al la ekscitoj ĉefe per lokoŝanĝo; la pli evoluintaj multĉelaj plantoj per situacioŝanĝo. Se la moviĝo okazas al la ekscitodirekto, ni parolas pri pozitiva (altira), se kontraŭdirekte pri negativa (forpuŝa) ekscitorespondo.

Baza divido de la plantaj moviĝoj redakti

Se oni volas dividi la moviĝojn, oni devas formi du grupojn: aktivaj kaj pasivaj moviĝoj. La diferenco baziĝas inter tiuj ĉe la energifonto: ĉu la energio estas propra (aktiva m.) aŭ ekstera (pasiva m.).

Pasiva moviĝo redakti

Kiel skribite, por la pasiva moviĝo necesas iu ekstera energio (la forto de vento, akvo). Ekz. vento skuas arbuston, maro albordigas algojn, marajn vivulojn. Al la pasiva m. apartenas la t.n. higroskopa moviĝo, kion kaŭzas en mortaj plantaj organoj, ĉeloj - okaze de akvosorbo - la diversgrada ŝvela kaj kuntiriĝa kapableco de la ĉelmuroj. Ïi havas gravan rolon en la semodisvastigado ĉe kelkaj plantoj. (La vento rulas la jerikorozon en la dezerto ĝis ĝi atingas malsekan teron, kie - pro higroskopaj efikoj - ties tigoj etendiĝas, la fruktoj malfermiĝas, la semoj elfalas surteren.)

Oni devas mencii la ŝrumpajn moviĝojn, kiuj aperas pro akvoperdo ĉe mortaj aŭ mortantaj plantopartoj. (Tiel malfermiĝas la sporujo de filiko, la antero de angiospermoj.) En kelkaj ĉeloj estiĝas granda streĉiteco pro la akvoperdo en la aliaj ĉeloj, kio deŝiras la sporujon, polenujon kaj disĵetas la sporon aŭ polenon.

Kiel menciite, la aktivaj moviĝoj bezonas propran energion. Ni dividas ilin je 2 grupoj: internaj kaj eksteraj moviĝoj.

Aktivaj internaj moviĝoj redakti

La moviĝofenomenoj en la plantaj organoj, ĉeloj apartenas al la internaj moviĝoj:

  • - la akvo en la ksilemo leviĝas unuflanke pro premo en la radiko, aliflanke pro la suĉforto, estiĝanta pro vaporado. ((La organo bezonas por la estigo de la radikopremo multan energion el la metabolismo (metabolo: la sumo de procezoj, kiuj konstruas kaj malkonstruas protoplasmon esencan por vivado). La vaporado estas ĉefe fizika proceso al kio necesas nur malmulte da energio de la organo.))
  • - la diversaj jonoj trapaŝas la ĉelmembranon helpe de transport-molekuloj. Por la funkciigo de tiu transporto necesas grava kemia energio (aktiva transporto).
  • - Eĉ en la ĉeloj ĉiam cirkulas la ŝajne senmova citoplasmo! Oni povas tre bone analizi tiun fenomenon, se oni ekzamenas helpe de mikroskopo plantajn ĉelojn, enhavantaj kloroplastojn (fig. 1). Ni preparu tranĉon el la folio de valisnerio spirala (akvo-pesto), kovru ĝin per objekta vitro kaj ekzamenu tion sub mikroskopa lenso en eta kaj ega grandigo. Ni povas konstati, ke la citoplasmo cirkulas unudirekte preter la ĉelparieto ĉirkaŭ la sola, centra vakuolo. Tio nomiĝas rotacia moviĝo. Oni povas eĉ konstati, ke la plasmofluo en la najbara ĉelo preter la ĉelparieto okazas kontraŭdirekte. (Ni povas konstati la saman fenomenon ĉe la kanada helodeo.)
  • - en la ĉiro de kukurbo estas multaj vakuoloj, inter kiuj cirkulas la plasmo (cirkula moviĝo).

Aktivaj situaj moviĝoj redakti

Se la planto ŝanĝas en la medio sian lokon aŭ direkton, ni parolas pri ekstera moviĝo. La lokoŝanĝa moviĝo ĉe unuĉeluloj okazas per pseŭdopiedoj aŭ flageloj. Ni analizas tiujn profunde ĉe la bestaj moviĝoj. (Ameboida (pseŭdopieda) moviĝo karakterizas la mukofungojn, per flagelo moviĝas la bakterioj, eŭglenoficeoj, pirho-ficeoj.)

La pli evoluintaj plantoj kapablas nur pri situacioŝanĝa moviĝo. Tiu fenomeno baziĝas aŭ je kreska aŭ je turgora moviĝo. La moviĝojn ekestigas stimuloj.

La kreskado estas situacioŝanĝa moviĝo surbaze de la diversa kresko de plantopartoj. Kaŭzo de la kresko estas la funkciado de la kreskaj hormonoj. Ekz. se la tigo de la volvobranĉa fazeolo tuŝas la bastoneton, tiu ekscito kaŭzas pli fortan kreskon en la ekstera flanko - kie pli aktive funkcias la kreska hormono (aŭksino) -, kaj la fazeolo volve grimpas la bastoneton. La ŝosopinto kaj la ĉiroj (pizo, vito) faras rotacian moviĝon (serĉante la apogilon), kion kaŭzas ne ekstera stimulo, la kialo estas hormona. La kreska intenseco en la surfaco de ŝoso aŭ ĉiro montras periodecon sub influo de kreskigaj hormonoj.

La semo de la luzernoparazita trifolio-kuskuto ĝermas en la tero plej ofte, proksime al la luzerno. La ĝermoplantido sensas la gasojn de luzerno kaj kreskas al ĝi. Se la plantido atingas ĝin, enpenetras per siaj suĉradikoj kaj foriĝas de sia radiko.

Se oni tuŝas bazon de stameno de berberisofloro, la stamenoj abrupte svingiĝas al la stigmo (tigmonascio). Se oni tuŝas foliojn de sentema mimozo, la folieroj kunvolviĝas, dume la petioloj malleviĝas (tigmonascio).

La turgoraj moviĝoj estiĝas pro la rapida ŝanĝiĝo (multiĝo, malmultiĝo) de la akvoenhavo de ĉeloj, histoj kaj organoj. Ïenerale, la akvo abrupte elfluas el la konektivaj ĉeloj al la interĉela areo, tiel malgrandiĝas la interna turgoro, streĉiteco kaj malaperas la konektiveco (subtena karaktero). Poste la ĉeloj denove sorbas la interĉelan akvon, la normala turgoro reaperas, la formoviĝinta plantoparto reakiras la originalan formon.

Taksisoj redakti

La taksisoj estas ekscitodirektitaj, lokoŝanĝaj moviĝoj.

Se oni metas en la akvon de vitrokuveto eŭglenojn (Euglena proxima), poste lumigas unuflanke la kuveton per inkandeska lampo per 25 vattoj, tiam post mallonga tempo la ĝis tiam homogene naĝantaj eŭglenoj kolektiĝas ĉe la lumigita flanko, tiu flanko verdiĝas. Se oni lumigas la saman flankon per 500 vattoj, tiu ekscito estas jam tro forta por la flageluloj, ili fuĝas pro tio kaj kolektiĝas ĉe la kontraŭa flanko, fore de la lampo. La naĝado de la eŭglenoj al kaj de la lampo estas fototaksiso (al la lumo = pozitiva, de la lumo = negativa).

La espoloristoj plenigis kapilaran tubon per buljono, lokis tion sur objektan vitron kaj fine de la tubo verŝis akvoguton plenan je bakteriokulturo. Oni konstatis per mikroskopo, ke la bakterioj kolektiĝis ĉe la fino de la buljonoplena kapilaro. Oni plenigis alian kapilaron per aceto-acidigita buljono (la acida pH-valoro estas malkonvena por la bakterioj). Ripetinte la eksperimenton per tiu buljono, oni konstatis la koncentriĝon de la bakterioj en konvena proksimeco de la kapilaro (fore de la kapilarofino), kie la pH estis tolerebla.

La lokoŝanĝaj moviĝoj, ekscitodirektitaj de kemiaj kombinaĵoj estas kemotaksisoj. Ni prezentis en nia eksperimento pozitivan kaj negativan kemotaksisojn de bakterioj. La kemotaksiso havas gravan signifon en la seksa reproduktiĝo, kiam la spermatozooj sensas la ellasitajn kemiaĵojn de la ovoĉelo kaj tiuj direktas la spermon survoje al la ovoĉelo.

Ni mencias ankoraŭ:

  • Termotaksiso: moviĝo al pli varma loko (+)
  • Galvanotaksiso: negativa galvanotaksiso (g.) signifas lokoŝanĝon al la katodo (mukofungoj, vosta paramecio), pozitiva g. al la anodo.

Tropismoj redakti

 
Ĝermoj de Kuskuto estas kemotrope allogataj de siaj gastigantoj.
 
Fototropismo de cimbalario: unue al la lumo (pozitiva), post fekundigo foren (negativa).
 
Geotropismo: La fruktokorpo de tindrofungo kreskas suben, eĉ post la faligo de la arbo.
 
Geotropismo: Burĝonoj de papavo: komence pozitive, post ekflorado negative gravitropa.

La tropismoj estas ekscitodirektitaj, situacioŝanĝaj moviĝoj (pozitivaj aŭ negativaj). La bazo de la tropismaj vivfenomenoj estas la kreskado, do la funkciado de la kreskigaj hormonoj.

Ankaŭ fototropismo estas la situacioŝanĝo de helianto ĉiam al la suno. (La sunradioj vigligas la kolorojn de la heliantofloro kaj tiel altiras la abelojn.) Post la fruktiĝo de la floroj la helianto turniĝas al oriento kaj ne moviĝas plu.

Geotropismo: La situacioŝanĝa moviĝo sub influo de gravito nomiĝas geotropismo (pozitiva g. terocentren). La geotropismo ne estas super ĉiu forto, tion influas aliaj stimuloj, kiuj povas ŝanĝi la kreskodirekton. La flankradikoj de la arbo kreskas suben, sed ĉefe al humidaj lokoj (pozitiva hidrotropismo).

Dum kresko de volvobranĉa fazeolo, ties tigo volve grimpas bastoneton. La volvadon ekstimulas tuŝo de apogilo (tigmotropismo).

La pozitiva termotropismo, kemitropismo signifas direktiĝon al pli konvena loko.

Nascioj redakti

La nascioj estas ne ekscitodirektitaj sed situacioŝanĝaj moviĝoj. La propreco de la nascio estas la sendependeco de la ekscitodirekto. (En la interna regulado ludas gravan rolon la aŭksino). La fermiĝo-malfermiĝo de tulipfloro okaze de temperatur-ŝanĝiĝo estas termonascio. La turgora moviĝo de mimozo pro ektuŝado estas tigmonascio. Ankaŭ turgora ŝanĝiĝo direktas la kliniĝon de berberisaj stamenoj al la stigmo, se ni ektuŝas ilin (fig. 4). La drozero (sunrozo) kaptas la insektojn per tigmonascio.

La fotonascio signifas, ke la forteco de lumigo stimulas la moviĝon: la floro de oficina taraksako (Taraxacum officinale) sub efiko de lumo malfermiĝas.