Portalo:Homoj provo

HOMOJ
Audrey Hepburn Vlasta Kálalová-Di Lotti Grigorij Rasputin Jean Marais Milan Rastislav Štefánik

Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Hodiaŭ okazis

red. La 22-an de majo

Naskiĝis

Mortis

Artikoloj

Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Emil HÁCHA – Prezidento Savinto
Emil HÁCHA – Prezidento Savinto

Emil HÁCHA (li naskiĝis la 12-an de julio 1872 – mortis la 27-an de junio 1945), protektorata prezidento en la jaroj 19381945.

Li estis prezidento en la plej malfacila periodo de lando. La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li, dorsflanko de la gloro kaj populareco. Post brila jurista kariero kaj eksterordinare sukcesa vivo li ne rifuzis devon. Li kutimis servi kaj pro insistado de politikistoj li prenis sur siajn ŝultrojn destinon, pri kiu neniu havis intereson. Li gvidis la landon seksatencita de hokokruco. Malgraŭe ke li tamen sukcesis en sia rolo, li pagis la plej altan prezon: per la vivo kaj ankaŭ per sia reputacio. Li fariĝis malamata simbolo de kunlaborado.

Etnoj

red.

Aborigenoj
Aborigenoj

La aborigenoj de Aŭstralio estas la unuaj loĝantoj de Aŭstralio, malkovrinta la landon jarmilojn antaŭ ol tion faris la eŭropanoj. Hodiaŭ, la aborigenoj nombras ĉirkaŭ 40 mil kaj parolas 50 lingvojn malsamajn. Iliaj prapatroj verŝajne alvenis al Aŭstralio antaŭ iomete pli ol 50.000 jaroj, sed la preciza dato estas daŭre necerta.

Listo de biografioj

Artikoloj ŝanĝiĝantaj po minutoj

red.

Sankta Sebastiano, de Botticelli.
Sankta Sebastiano, de Botticelli.

Sankta Sebastiano naskiĝis en Narbone, Francio, 256 - kaj mortis en 286. Li estas martiro kristana, mortigita dum la persekutado de imperiestro Diokleciano.

Laŭ aprokrifa verko atribuita al Sankta Ambrosio de Milano, Sebastiano estis soldato kiu eniris romian armeon ĉirkaŭ 283. Diokleciano, ignorante ke li estis kristano, nomis lin kapitanon de sia gvardo persona, la Pretoria gvardo. Ĉirkaŭ 286, lia malviolenta kondukto al arestitaj kristanoj iĝis lin kondaminita de perfido kaj la imperiestro ordonis lian ekzekutadon per sagoj (kiuj divenis lia simbolo). Sed Sebastiano ne mortis, kaj oni kondukis lin denove al Diokleciano, kiu ordonis bati lin ĝis la morto.

La barbara metodo de ekzekutado de Sebastiano, iĝis lin ofta temon de mezepoka arto, kiam li aperis, ĝenerale, kiel junulo ligita al paliso kaj vundita de multaj sagoj.

Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !

Artikoloj ŝanĝiĝantaj po semajnoj

red.

Sir Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan Doyle

Sir Arthur Conan DOYLE [artfur koŭnen dojl], esperante Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.

Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton "A Study in Scarlet", kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj po tagoj

red.

Orlando di Lasso
Orlando di Lasso

Orlande de LASSUS, nomata ankaŭ Orlandus LASSUS, Orlando di LASSO, Roland de LASSUS, Roland DELATTRE (naskiĝis ĉirkaŭ 1532, mortis la 14-an de junio 1594) estis Franca-Flandra komponisto de la malfrua Renesanco. Kune kun Palestrina li estas hodiaŭ konsiderata esti la ĉefa reprezentanto de la matura polifonia stilo de la Nederlanda skolo, kaj li estis la plej fama kaj influa muzikisto en Eŭropo ĉe la fino de la 16-a jarcento.

Lassus naskiĝis en Mons en la provinco de Hainaut, en kio estas hodiaŭ Belgio.

Aliaj portaloj

red.

Forigu la konservejon por refreŝi la paĝon