Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Diósjenő)
La preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas eklezia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Diósjenő.
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Diósjenő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Nógrád (vilaĝo) |
paroĥo | loke, sed la zorganta paroĥo estas en vilaĝo Nógrád |
Dato de konsekro | 1797 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence gotiko, poste malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Laŭ arkeologiaj trovaĵoj en tiu loko estis kirko en la mezepoko (ŝajnas, ekde la 15-a jarcento). La loĝantoj kalvinaniĝis antaŭ 1674. Baldaŭ la katolikoj reakiris la kirkon kaj en la jaroj 1788-1789 la konstruaĵo estis plene trakonstruita. La orgeno ekfunkciis en 1942. Arkeologoj trovis gotikan pordon kaj partojn de freskoj en 1971.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola sur monteto apud tombejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La absido estas rektangula kaj pli mallarĝa, ol la navo. Apud la absido estas sakristio, en la alia flanko hejtejo. Interne la predikejo kaj la flanka altaro estas klasikismaj. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1790.