Preĝejo Emeriko de Hungario (Dunaharaszti)

La preĝejo Sankta Emeriko de Hungario estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en urbo Dunaharaszti, en loĝkvartalo Rákócziliget.

Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario
Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario en Dunaharaszti
Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario en Dunaharaszti
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaharaszti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Kiskunlacháza
paroĥo loke
Dato de konsekro 2021
Konsekrinto Zsolt Marton
Arkitektura priskribo
Konstruado 20142021
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Dunaharaszti, Toldi Miklós u. 34.
vdr

Historio redakti

Depost la 1-a mondmilito loĝantaro de Dunaharaszti pligrandiĝis pro la alvenintaj rifuĝintoj. Estis decido fondi plian paroĥan kirkon en 1924. La unua kirko estis konstruita en 1932 kaj konsekrita en la sekva jaro. En 1944 la preĝejo estis eksplodita, poste en 1949 oni kreis el la iama pastra loĝejo kapelon, kie oni aranĝis la diservojn. La preĝejo videbla ankaŭ nun estis konstruita inter 2014-2021, sed ekde 2019 jam okazis diservoj en la konstruata kirko.

Konstruaĵo redakti

La nova preĝejo situas sola en granda korto ĉe statangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la turo altiĝas. Antaŭ la fasado estas ligna sonorilostablo. Krom la ĉefenirejo ekzistas ankaŭ elirejo flanke al la korto, kie post la meso oni povas babiladi.

Kermeso okazas en la 5-an de novembro.

Fontoj redakti