Preĝejo Patrono de Hungaroj (Dombrád)

Preĝejo Patrono de Hungaroj en Dombrád

La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas sakrala historia monumento (deklarita en 1998) en urbo Dombrád (Hungario).

Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dombrád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Kisvárda
paroĥo loke
Konsekrinto István Czakó
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 23 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Dombrád, Kossuth út 44.
vdr

Historio redakti

Oni konjektas, ke ekde la 11-a jarcento estis katolika kirko en Dombrád. La loĝantoj kalvinaniĝis ĉirkaŭ 1550, poste la restintaj sporadaj katolikoj apartenis eklezie al KisvárdaKékcse. En 1902 kapelo dediĉita al Patrono de Hungaroj estis konstruita en la periferio, sed la sonorilo alvenis nur en 1935. Post 3 jaroj la kapelo estis levita al paroĥa preĝejo. En la urbocentro konstruiĝis la preĝejo videbla ankaŭ nun en 1972, post 2 jaroj ĝi estis konsekrita, sed ĝia plena konstruo okazis en 1975. La kirko estis renovigita en 2014, samtempe turo konstruiĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas nekutime en korto, maldekstra flanko de la navo kontaktiĝas rekte kun trotuaro, malantaŭa parto de la navo kontaktiĝas kun familia domo laŭ la trotuaro. En la korto troviĝas ankaŭ krucifikso, kiu pli frue estis videbla ĉe la menciita kapelo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La maldekstra navoflanko havas 4 fenestrojn. En la sanktejo granda fresko estas videbla, kiun István Takács (pentristo) pentris en 1981.

Kermeso okazas en la okan de oktobro.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti