Preĝejo Sankta Mikaelo (Lőrinci)
La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Lőrinci (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Mikaelo en Lőrinci
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lőrinci |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Vác |
dekanujo | Hatvan |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
lokigo de altaro | {{{lokigo de altaro}}} |
Ligiloj | |
Historio redakti
En tiu loko laŭ eklezia fonto en 1492 jam jam funkciis kirko. Oni konstruis pli novan en 1695, supozeble oni profitis kelkajn partojn el la malnova kirko. La turo estis konstruita en 1740 kaj la plena kirko barokiĝis en 1775. La orgeno estis farita en 1903, trakonstruita en 1973.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto laŭ stratangulo. En la korto estas videbla ankaŭ kruco. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas piramida. La navo finiĝas en plurlatera absido. La navo estas iom pli larĝa, ol la absido, sed iliaj altoj estas egalaj. La sakristio troviĝas ĝustr ĉe renkontiĝo de navo kaj absido. Tie estas ankaŭ enirejo al la kriptoj. La instalaĵoj estis faritaj en fino de la 18-a jarcento.