Preĝejo Sankta Nikolao (Kunszentmiklós)
La preĝejo Sankta Nikolao estas sakrala historia monumento en urbo Kunszentmiklós (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en Kunszentmiklós
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kunszentmiklós |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kalocsa-Kecskemét |
dekanujo | Solt |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novromaniko (ekstere), novgotiko (interne) |
Konstruado | –1906 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
La komunumo ricevis sian loknomon ĝuste pri patrono de la kirko, kiu ekzistis jam en 1300. Dum dominado de la turkoj ĝi ruiniĝis, la loĝantoj prenis la kalvinismon. La paroĥo estis refondita en 1779, nova kirko estis konstruita en 1787. En la sama loko plene nova kaj pli granda preĝejo konstruiĝis en 1906. La orgeno estis farita en 1891, sed ĝi estis metita en tiun kirkon en 1906, ĝi estis renovigita en 2008.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola laŭ placo en korto, sed antaŭe statuo pri Sankta Maria videblas ekde 2000. En la korto ligna skulptaĵo pri Sankta Nikolao troviĝas (1998). La fasado estas malsimetria, ĉe la dekstra angulo kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas plurlatera pinta piramido. La ĉefnavo havas krucnavon. La ĉefaltaro estas baroka kaj inter ili statuo pri Sankta Nikolao estas videbla. 2 el la vitraloj estis faritaj en metiejo de Miksa Róth. Miklós Somos pentris la sekpentraĵojn.