Preĝejo Sankta Stefano (Kisterenye)

La preĝejo martiro Sankta Stefano estas katolika historia monumento en Bátonyterenye (iam en Kisterenye).

Preĝejo Sankta Stefano
Paroĥa preĝejo martiro Sankta Stefano
Paroĥa preĝejo martiro Sankta Stefano
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bátonyterenye
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Bátonyterenye
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 200 sidlokoj, 50 starlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko okazis en eklezia listo el 1332, sed estas alia mencio el 1280. En 1798 ĝi estis pligrandigita kaj trakonstruita, tamen restis partoj el la mezepoko. Alia fonto mencias similan laboron inter 1839-1844. La turo estis konstruita antaŭ ol 1822. La orgeno estis farita en 1948. En 1995 la kirko plene renoviĝis, tiam oni trovis mezepokajn fenestrojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola sur monteto. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas kaj altiĝas. La turopinto estas bulboforma. La absido estas trisegmenta kaj same larĝas, ol la navo. Sakristio aliĝas al la absido. Interne la murpentraĵoj estis pentritaj en 1956, la ĉefaltara bildo en 1962. Krom la ĉefaltaro estas ankaŭ du flankaj altaroj.

Kermeso okazas en la 27-an de decembro.

Fontoj redakti