Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Nagykálló)
La preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika monumento historia en urbo Nagykálló (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykálló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | loke |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1750–1783 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
La kirkoj unue estis menciitaj en 1332 en tiam apartaj 2 vilaĝoj, kun patroneco de Sankta Kruco, respektive Sankta Johano la Evangeliisto. La loĝantoj depost 1552 kovertiĝis al kalvinismo. La katolika grupo refondiĝis nur en 1749. Ili komencis konstrui propran kirkon ekde 1750, en la sekva jaro jam estis preta sanktejo kaj sakristio, tamen la plena preĝejo nur en 1783. En 1826 fulmo trafis la konstruaĵon, sed poste nur la plej necesaj renovigaj laboroj okazis. Ĝi plene estis renovigita nur en 1865, la muroj estis repentritaj en 1871. La orgeno estis kreita en 1913. Plenaj renovigaj laboroj okazis en 2015.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto, sed en la korto estas videbla kruco kaj paroĥejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. En la turo 3 sonoriloj sonoras. La eniro povas esti tra la turo. Krom la enirejo estas du malplenaj niĉoj. La absido estas duonronda, al kiu dekstre sakristio aliĝas. La navo havas po unu duonrondajn elstarecojn, kiuj interne estas la flankaj altaroj. Sub la kirko kriptoj troviĝas. La ĉefaltara bildo prezentas ambaŭ patronojn.