Preĝejo Stefano la 1-a (Hatvan)

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas katolika konstruaĵo en urbo Hatvan (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Pordo de la kirko
Pordo de la kirko
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hatvan
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Vác
dekanujo Hatvan
Dato de konsekro 1929
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novbaroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi kirko estis konsekrita en 1929. La orgeno estis kreita en 1937. En 1944 la bombardado kaŭzis damaĝojn, baldaŭ la necesaj restaŭraj laboroj estis faritaj. En 2001 antaŭ la preĝejon oni metis statuon pri Stefano la 1-a (Hungario). En 2013 la plena konstruaĵo estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas ĉe stratangulo parte laŭ la trotuaro. La fasado estas malsimetria, la turo dekstre altiĝas. La fasada parto havas la pordon, pli supre en niĉo estas videbla statuo. Interne krom la ĉefaltaro estas 2 flankaj altaroj. Sur la plafono freskoj estas videblaj. La koloraj vitraloj estas laboraĵoj de József Palka.

Monaĥejo redakti

La monaĥejo por franciskanoj estis alkonstruita al la kirko en 1931. Pro la bombardado en 1944 la monaĥejo bruldetruiĝis. En 1950 la monaĥoj estis forigitaj, poste ŝtata kolegio funkciis interne.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
La niĉo