Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de Esperanto-eldonaĵoj. Movu mallongajn informojn pri esperantaj eldonaĵoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝusta kategorio (minimume Kategorio:Esperanto-eldonaĵoj), kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi tie.
BEL Informas estis monata informa bulteno de Brazila Esperanto-Ligo de januaro 1983. Ĝia "unua epoko" estis de 1983 ĝis 1985 papere. Nuntempe ĝi estas en ĝia "dua epoko" ekde julio 2007 rete.
„ Tiu gramatiko estas plej zorge kaj ĝisfunde ellaborita. Tiu, kiu volas detale elstudi tiun libron perfekte konos Esperanton. La vera verkisto ne estas citita, li sin kaŝas sub la pseŭdonimo «laboristoj». Pro la giganta laboro li akceptu ĉi tie sinceran gratulon. Pro la kvalito de la eldonantoj oni komprenos, ke ia ekzercoj kaj la temoj de tiu lernolibro, enhavas subjektojn kun pii speciala rilato al ĝeneralaj ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj ekzistantaj kaj celataj ”
„ Pri tiu religio oni povas diri minimume ke ĝi estas moderna kaj simpatia.
Sen ia dubo, la vivado laŭ tiu religio povas fari nur multege da bono al la homaro. Per tio ni ne volas diri ke en ĉio ĝi estas la vera religio. Sed ni estu tiel grandanimaj akcepti kaj rekoni la bonon de kie ajn ĝi venu. ĉu ankaŭ ili ne estas heroaj kaj sinceraj scrĉanloj al la Vcro, al la solvo de la mistero de la fenomeno vivo ? Mi citos unu principon kiu havas modernan sonon: 5) ĉiuj religioj originas el unu Dio; surbaze de tiu vero ili kunlaboru sur tiu tereno de
L. Vetter. La 13 mortis. Tradukis Hans Borschert. Eld. Borschert kaj Riemasch, Bamberg, 1950.
„ Mi jus finas la legadon de la supre menciita libro. Mi min sentas maltrankvila. Mi jam ne dormis la lastan nokton kaj mi divenas ke la venontan mi ankaŭ pasigos sen dormo plie. Mi dronus en suspekto ĉiuspeca.
Se mi ion manĝas aŭ trinkas, nu min demandas ĉu krima mano ne metis venenon en ĝin.
Konsekvence, mi suspektas miajn konatulojn, proksimulon!, kaj eĉ mian parencaron ke ili volas mortigi min.
Do, se vi intencas pasigi sendormajn noktojn, se vi volas havi la impreson ke ĉio,
kion vi trinkas aŭ manĝas bavas guston de amara veneno, se vi emas perdi la konfidon
al ĉiuj, kiuj vivas kun vi, mi donas al vi taŭgan konsilon: vi leku (tiel) « La 13 mortis >.
La verkon oni legas facile kaj la tekstoestas konvena.
Bedaŭrinde kelkaj strangaj formoj, kelkaj novaj vortoj, kaj ankaŭ kelkaj maloftaj preseraroj malagrabligetas la rakonton. ”
Die bisherigen Erfolge der Welthifssprache Esperanto auf den ganzen Weltredakti
H. Ploeles; Hanns Sappl. Die bisherigen Erfolge der Welthifssprache Esperanto auf den ganzen Welt (3-a eldono). Eld. Paulus-Verlag, Graz, 1922.
„ Tre interesa dokumento por propagandistoj kaj paroladistoj, kiuj komprenas la germanan lingvon. La libro enhavas allogan historion kaj gramatikon de Esperanto kaj ĉiuspecajn informojn pri la disvastiĝo de nia movado tra la tuta mondo. ”
La difino de la dattago en la kristana epokoredakti
E. Fischer. La difino de la dattago en la kristana epoko , nova similia metodo por elkalkuli senskribe (ankaŭ sen tabeloj) la semajntagojn por ĉiuj datoj de la jaro 4 ĝis 5000 post Kristo laŭ kalendaroj julia kaj gregora. Eld. Ader & Borel, Dresden, 1914, - 20 paĝoj, (15,5x11,5) cm .
„ Belege eldonita libreto, kies subtitolo plene montras la enhavon, kiu estas
tre agrabla verkita. Ĝi estas tre interesa por grupaj kunvenoj ”
R. L. Soni. Ekrigardo al Budhismo. Eld. Budhana Ligo Esperantista, Prestatyn, 1956.
„ La broŝuro prezentas tre koncizan enkondukon al la budaisma doktrino, proponata al la multokupita leganto, neinformata pri enhavo kaj potencoj de budaismo. Gi celas servi la budaisman movadon kaj pli bonan komprenon inter budaistoj kaj la cetera mondo por ke per la renaskiĝo de budaismo la mondo povu saviĝi.
Estas montrata kelkaj fundamentaj doktrinoj de budaidmo. La mondo estas malsana pro la suferado kiun kaüzas la avido, t.e. la egoisma deziro asociigi kun ĉio kion ni amas kaj disiĝi de ĉio kion ni malamas. Tiuj egoismaj deziroj kutime kondukas al seniluziiĝo, al suferado. Por forigi la suferadon la homo superregu tiujn avidojn sekvante la vojon de mem-venko, vojon kiu kondukas al Nirvano, la stato de perfekta ripozo, foresto de deziro, iluzio kaj malĝojo.
Menciinte la plej gravajn kontribuaĵojn kiujn budaismo faris en la pasinteco por la bono de la mondo, la broŝuro proklamas ke la okcidenta civilizacio urĝe bezonas la forton de la racia, sublima religio, konsolo kaj espero de triono de la homaro, por eskapi la terurajojn de nova mondmilito kaj atingi feliĉon, prosperon kaj pacon.
Elektitaj Humoraj Rakontoj represitaj el The British Esperantist kaj Esperanto Monthly (Kolekto de B.E.A . N. 4).Eld. Brita Esperantista Asocio, London, 1922.
„ Naŭ belstilaj malgrandaj literaturaĵoj. Inte ili ni trovaas tradukon el la verko « Ernest Staas» de Tony Bergmann, la bone konadan « Heredomalsanon » , tradukita de G. Greefs. ”
„ La « Esperanta Frazlibro de l’ turisto » kiu ricevis tre bonan akcepton kiam ĝi aperis, baldaŭ estis tute vendita. Ĝia dua eldono kiun disvastigas la « Kolekto de Lingvo Internacia » havos, ni tion esperas, saman sukceson. Oni scias ke tiu interesa frazlibro estas eltirita el la jarlibro de la Franca Turing-Klubo
kiu multe helpas niajn Francajn amikojn.
La sukceso de tiu frazlibro kun tradukoj en la Franca, Angla, Germana, Hispana kaj Itala lingvoj, decidis la Belgan Turing-Klubo publiki similan libreton. La Belga Societo kopiis la Francan libreton, aldonante la Flandran tradukon kio estas tre inteligenta kaj tre necesa. Sed ĝi forlasas la Esperantan tekston ĉar la direktantoj malŝatas eble tielan maltimegon ! Tamen, por la legantoj ĝiaj, se tiu teksto ne estus tiel utila, ĝi estas certe la plej interesa !
Post kelkaj jaroj la Turing-Kluboj de ĉiuj landoj devos uzi la Esperantan lingvon, kaj la Belga Turing-Klubo devos fari kiel la aliaj. ”
„ Enhavas la tekston de la «Esperanta Vespero», kiun la tieaj Esperantistoj dissendis okaze de naskiĝtago de Zamenhof, tra ia radio-stacio J.F.A.K. La teksto estas en Japanaj literoj skribita, sed kun klarigoj en Esperanto ”
C. C. Walker. Esperanto-Deklaracio fidela pri la Vero elmontrata laŭ la Sankta Biblio (la neerareblaj Skriboj), kaj ne sama kiel la kredo populara, kiu multe konsistas el la fabloj, kiujn venontajn la apostolo Paŭlo antaŭ diris. Eld. la aŭtoro, Birmghan, 1926?
Esperanto-Sleutel estas Eldono flandra de la Ĉefeĉ-ŝlosilo
„ Tiu libreto estas unu el la plej trafaj propagandiloj por nia lingvo. Ĝi enhavas la tutan gramatikon de la lingvo, sufiĉe ampleksan vortaron Esperanto-flandran , per kiu oni povas lerni la kutiman vortaron por ĉiutaga uzo, kaj apartan liston de komercaj vortoj ekzamenitan de la sekcio por teknikaj vortaroj komisiita de la Esperantista Akadem io, La devo de ĉiu grupo kaj de ĉiu Esperantisto estas posedi kelkajn ekzemplerojn de tiu ŝlosilo, kiujn li daŭre prete tenas por propagando facila kaj nemultekosta ”
L'Espéranto et les associations internationales au congrès mondial de Bruxellesredakti
L’ESPERANTO ET LES ASSOCIATIONS INTERNATIONALES AU CONGRES MONDIAL DE BRUXELLES. Publikaĵo No 8 de la «Societé des Amis de l’Espéranto». Office Central Espérantiste. Paris, 1920.
„ Stenografa raporto pri la diskutoj pri Esperanto dum la memorindaj kunsidoj de la Unuiĝo de la Internaciaj Asocioj, diskutoj, kiuj kondukis al brila venko de Esperanto. ”
„ Tre praktika propaganda broŝuro kun malgranda gramatiko de nia lingvo. La propagranda parto estas tre efike aranĝita, kaj prezentas la tutan problemon de Esperanto per malgrandaj artikoletoj, laŭ fake: Kio estas Esperanto? La eduka valoro de Esperanto; Esperanto en komerco, komercaj ĉambroj; Kongresoj, scienco; literaturo. Organizaĵoj; Esperanto en Granda Britujo; La aŭtoro de Esperanto; Ligo de Nacioj; Vortoj de Universitataj Profesoroj. ”
Esperanto Lehrbuch nach grammatikalischer Lehrmethode. (Esperanto-Lernolibro laŭ gramatika instrumetodo). Eld. Arbeiter-Esperanto-Bund fur die Deutschen Sprachgebiete, Berlino, 1933(?).
„ Verkita en si pla lingvo kun multaj gramatikaj klarigoj, la libreto ŝajnas al ni taŭga por instruado en laboristaj rondoj. La aŭtoro(j) tamen montras la emon nenecese kompliki la lingvon. Ni rimarkas la prepozicion kontraŭ kun akuzativo superflua en sekvantaj ekzemploj: p. 54 rimedo kontraŭ malsanon, kiu estas kontraŭ min. Same "tra" kun superflua akuzativo: p 67 rigardi tra la fenestron.
Oni ne emu korekti la Fundamenton , kiu donas tute similajn ekzem plojn kun simpla nominativo: kondukis tra la stratoj § 22.14; iras tra la fenestro § 25.29 ; Trairi tra nia mallarga pordo § 33.2: vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. Pri kontraŭ; havis malamon kontraŭ la pli juna § 13.1 ; batalis kontraŭ niaj malamikoj § 39.14 Ni same rimarkas eraran uzon de po, en la frazo p, 76: laboristoj laboras nur 6 horojn po tage. Tie oni devus bavi laboras po ses horoj tage, (por tago aŭ
ĉiu tage), la prepozicio po estas uzota antaŭ la variebla kvanto- po 6, po 8,
po 10, kaj ne antaŭ la fiksa unueca ideo : por (ĉiu) tago, por (ĉiu) jaro, por
(ĉiu) infano. Vidu Fundam. : po 3 pomoj al ĉiu el la infanoj § 15.14; po 10
„ Bona propaganda broŝuro por Italoj. Krom la regulojn de nia lingvo ordigitajn en 10 lecionoj, tiu libreto enhavas noteton pri Esperanto kaj ĝia disvastiĝo kaj pri la Kongresoj, tradukajn ekzercojn, tabelon de la pronomoj,
la himnon Espero kaj fine vortareton praktikan esperanto-italan. ”
Esperanton Kielioppi, gramatiko de Esperanto por finnoj verkita laŭ la Fundamento de D-ro Zamenhof. Eldonis K. J. Gummerus, Osakeyhtitö, Jyvaskyla. 120 paĝoj 18 X 12 1/2.
„ Tre zorge prezentita libreto, kies kliŝoj sur glata papero presitaj bele aspektas, dum la enbavo ĵetas specialan lumon sur la vivo en tiu malproksima lando, aparte je rilato al la Katolika religio. ”
„ Nia spirita korpo havas eternan vivon kaj ĝia naturo estas la belo. Belismo estas antropologio rezonanta la hom an naturon. Jen la tem o de tiu ĉi propaganda broŝuro, sesa en vico de jam 9 aperintaj broŝuroj. ”
Europo Unigita. N° 1. (Skizo de praktika programo pacifista). Teksto Esperanta-Franca. Verkita kaj eldonita de V. Zielinski, Konstantinopolo. 32 paĝoj 14 X 22 cm.
„ Plej priatentinda studo pri la nune tiom diskutata problemo de la universala pacigo de la homaro. La aŭtoro ne forgesas la potencon de la lingva pacigilo, kaj dediĉas al Esperanto gravan rolon en la praktikado de la de li proponitaj principoj. La libreto ankaŭ enhavas projekton de mallonga sed klara regularo de la celata Proksimorienta Paca Asocio ”
Helmut Arntz. Faktoj pri Germanujo. Kolonio, 1958.
„ Ĝi estas la libro kiun la Germana Federacia Registaro disdonis senpage al la partoprenantoj de la universala kongreso en Mainz : kaj kiu ĝi nun disponigas al la Fremdlandaj esperantistoj por la prezo de nur unu respondkupono ! Vera donaco ! Ĝi estas tre interesa kaj tre bela. Tute kompreneble ĝi prenas starpunkton kontraŭ la reĝimo en Orienta Germanujo kaj konsideras fakte kiel Orientan Germanujon la parton kiu troviĝas nun en la Pola ŝtato. Lingvo bona kaj klara. Sed ni ne povas allasi la vorton dojeno : dekano estas la ĝusta vorto. Kara
legant(in)o, rapidu havigi al vi tiun riĉan fonton de dokumentado. ”
„ La enhavo rekondukas nin al la unua periodo de la reformaco (tiel), kiam la protestantoj suferis pro gravaj kaj teruraj persekutoj ofte finigantaj sur la brulŝtipo. Ĝenerale la lingvo estas bona, kvankam kelkaj gramatikaj eraroj ne mankas. Ekz. pago 2: li edzigis sencerbulinon tian, KIA vi. (kiel),
paĝo 3: Neniam mi vidis lin kolerantan (koleranta) konduki ĝis bona fino (al); paĝo 6: ĝis ĵeti nin (prepozicio antaŭ infinitivo). ”
George Williams. Skizo de la vivo de la fondinto de la Kristana Asocio de Junaj Viroj okaze de la centjarfesto de lia naskigo. Eld. Tutmonda Komitato de la K. A. de J. V., Ĝenevo, 1921.
„ Traduko laŭ la franca resumo de Th. Geisendorf de la angla verko «The Life of Sir George Williams». — La esperanta stilo kaj lingvo de tiu libro estas bonegaj. Entute tiu eldonajo estas tre interesa dokumento ”
„ Tre efike redaktita broŝuro en angla lingvo. Ĝi enhavas klarigon de la tuta programo de la ligo Eklezia, kiu konsistas el: Enkonduki Esperanton en la servo de la religio, Pliigi la Influon de l’Eklezio per Esperanto, Favorigi la literaturon de la internacia lingvo. ”
„ Enhavas plejparte ilustraĵojn (25), kiuj prezentas la belegajn hungarajn brodaĵojn en variaj modeloj. La broŝuro ĉefe interesos virinojn. Prezo ne estas indikita ; verŝajne oni liveras la broŝuron senpage, propagande por la hungaraj
domindustriaj manlaboraĵoj ”
„ Tiu ĉi eldonaĵo de « Internacia Eldonejo » apartenas al la kolekto de « llustritaj Rakontetoj » kaj « Internacia Dialogaro ». Tiu ĉi libro kunmetita tre zorge de Prof. A. Kenngott, enhavas mallongajn sed tre trafajn teatraĵetojn de diverslandaj aŭtoroj, inter kiuj ni citu Raoul Laporte (Germanujo), Helena Hempel (Polujo), Li Krysta (Ĉeĥoslovakujo), Louise Briggs (Anglujo) kaj Lucette Faes (Belgujo). En nia belga organo ni rajtas speciale citi tiun ĉi lastan aŭtorinon, kiu verkis spritan kaj samtempe propagandan teatraĵeton « Esperanto kaj Amoro », kiu certe valoras ne nur agrablan legadon, sed reprezentadon dum intima Esperanta festo. Sed ankaŭ la aliaj meritas komplimenton. La tuta kolekto bone harmonias. Ankaŭ tiu ĉi verketo eliras la presejon de « Belga Esperanto-Instituto », kiu tiel montras, ke ĝia laborejo laboras ĉiuspecajn presformojn. ”
„ La firmo Oskar Ziegler, Bopserstrasse, 8IIIStuttgart eldonis serion da 6 poŝtkartoj, reprezentantaj virinajn mienojn kaj aĉeteblaj po Sm. 0.250 la serio da 6 poŝtkartoj, laŭ desegnajoj de Breuer. ”
Internacia Legolibro. Redaktis Emil Stark kaj Fr. Rockmann. Eld. Wultke, Magdeburg, 1908.
Internacia Legolibro. Redaktis Alfred Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.
Internacia Stenografiisto estis trimonata "oficiala organo de l'Internacia Asocio de la Esperantistoj-Stenografiistoj (IAES) kaj de l'Franca Societo de la Esperantistoj-Stenografiistoj", fondita en 1923 de Pierre Flageul, kiu estis ĝia unua redaktoro. Redaktoro en 1934 estis Léon Cogen. La lasta numero estis tiu de decembro 1934. Antaŭe ĝi aperis sub la nomo "Rondiranta gazeto".
Katalogo de lingvoj naturaj, popolaj, literaturaj, klasikaj kaj artefaritaj (provizora listo). Eld. UEA, ĝenevo, 1927.
„ Tiu studo enhavas jenajn ĉapitrojn: La Lingvoj de la homaro: Antikvaj lingvoj de la civilizacio; Modernaj kulturlingvoj de tutmonda graveco, kun proksimuma nombro de parolantoj por ĉiu el ili; La Lingvo internacia kun Mondlingva Statistiko, kiu enhavas la nomon, jaron kaj lokon de apero, nomon de la aŭtoro de 350 projektoj de internacia lingvo. ”
Komerca foiro de Paris 10 — 25 Majo 1921. 4 paĝoj 16 X 24 cm.
„ Belaspekta sur luksa papero presita prospekto kun 4 fotografaĵoj. La Komitato de la Foiro sciigas ke ĝi korespondas per ĉiuj lingvoj, speciale per Franca lingvo kaj Esperanto. ”
„ Samtempe la « Fundamenta Krestomatio » de Dro Zamenhof, ni ankaŭ ricevis «Komercaj leteroj » de niaj amikoj P. Berthelot kaj Ch. Lambert; prezo 0,50 franko, ĉe Hachette kaj Kio (tiel) kaj ĝiaj tenejoj. Tiu broŝuro enhavas multajn modelojn da leteroj, avizoj, kambioj, reklamoj, anoncoj, k. t. p. kiuj gvidos la komercistojn
kaj permesos al ili facile kaj ĝuste redakti iliajn esperantajn skribaĵojn. Dezirante fari persone specialan propagandon ĉe la komercaj Societoj, ni petas amikojn sendi al ni ĉiujn komercajn presaĵojn, kiujn ili ricevus aŭ almenaŭ sciigi nin pri tio. De nun ni dankas ilin. ”
P. C. Brederode kaj K. Veldkamp (organizantoj). Koncerta Kantaro . Eklonejo P. Noordhoff, Groningen. 1923? 80 paĝoj 20,5 x 28 cm.
„ Tre bela albumo kun 38 bonegaj muzikaĵoj de famekonataj majstroj, interalie de Schubert, Beethoven, Haydn, Mozart, Mendelssohn, Cornelius, Schuimann, Bêrat, Martini, k. c. Ĉiu grupo nepre bezonas tiun trezoron de kantoj, por siaj koncertoj. Kun grandega plezuro ni salutus la baldaŭan aperon de 2a parto de la «Koncerta Kantaro»! ”
„ La titola [tiel] jam anoncas, ke la broŝuro celas enkonduki en la prijuĝon pri krimo kaj puno ideojn de fratosento, oferemo, homano ĉe la juĝanta socio. Oni teorie devas simpatii kun tia idealo, sed mi demandos min, ĉu la agado por enkonduki tiujn samajn principojn de fratosento, oferemo, ktp. ĉe la setlistoj, rabistoj, falsistoj kaj ĉiuspecoj krim uloj ne havus pli tujan kaj faktan efikon por plibonigo de la homaro, tie ĉi, ree. Oni povus parafrazi la faman citaĵon dirante :
"Post vi. Sinjoro; mortigistoj. Bonvolu doni al ni la ekzemplon pri bonkoreco." ”
Kondiĉoj de la Armistico. Novembro 1918, en angla kaj Esparanta lingvoj. Tiun ĉi dokumenton eldonis la BEA, literatura k a j Debata Societo por elmontri la taŭgecon de Esperanto por gravaj internaciaj aferoj. La oficiala angla teksto (kiel ĝi aperis en la ĵurnaloj) estas prezentita, kune kun Esperanta traduko. Brita
Esperanto-Asocio.
Krestomatio por infanoj kaj komencantoj. Verkita en kunlaborado de diverslandaj esperantistoj sub redaktado de Romano Frenkel. Kajero Unua. — Bukuresti. Eld. Editura Esperanto, 1912?
„ Bonega kaj aplaŭdinda ideo kunigi en krestomation la infanan literaturon
de la tuta mondo : naciaj fabeloj, infanaj rakontoj, enigmoj, fabloj, spritaĵoj,
proverboj, k. t. p. Tiamaniere per Esperanto oni povas plivastigi la horizonton de infanoj, kiuj estas la homoj de restonto.
Rimarkinda la sciigo aldonita de la aŭtoro al la unua kajero : « Oni petas pri alsendo de artikoloj por la sekvantaj kajeroj de tiu ĉi krestomatio, rekte al Romano Frenkel, Enisejsk, (Rusujo-Siberujo). 40 % de la pura profito estos dividita inter la kunlaborantoj proporcie de ilia enpresita teksto. » ”
Erik Hj. Linder. Kristana kulturlaboro en nia tempo: Prelego ĉe tutŝtata kunveno de la svedaj liberaj Eklezioj. Eld. Esperanto-Missionen, Nora Stad. Svedujo, 1957. Broŝ 28 p.. 12X19.
„ La aŭtoro konstatas ke nuntempe “ mirige malmultaj kristanoj sin okupas pri arto. ” Li reĵetas la ideon ke tio sekvas el la fakto ke ” la plej grava kultura kontribuo de la kristana eklezio tutsimple estas prediki evangelion al homoj por konvertiĝo kaj saviĝo. ” Li emas kredi ke la ebla kaŭzo de la manko pli ĝuste estas ke " la nun ekzistantaj kristanaj grupoj ial fariĝis malpli konvenaj kiel kulturmedioj. ” Artistoj ja kaj ĝenerale ĉiuj homoj kiuj kreas lon novan sur
la kampo de kulturo kaj scienco, malŝatas la malnovan kaj la laŭkutiman ; ili " provas eviti ĉiuin pretajn opiniojn, ĉiujn liniile rektajn direktivojn. ” Siaflanke " la katolika eklezio (kaj la angla alteklezio) sukcesis krei favoran kulturan medion. ” Do, se ankaŭ ” la sveda kristanaro volas formi kulturan medion, tiam ĝi estu vigle diferencigita medio, ne uniformita tia ", kiu " entenu ĉiajn celadojn kaj interesojn ” , konkludas la aŭtoro. ”
La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)
„ Kolekto de pli ol 75 anekdotoj ĉerpitaj el diversaj lingvoj.Bona Esperanta stilo. Kiel ĉiuj eldonaĵoj el tiu «biblioteko», ĉi tiu libro ankaŭ havas belan aspekton. ”
La Libervola Help-servo en la inunditaj regionoj de Liĥtenstejno (2an de Aprilo ĝis 5a de Oktobro 1928). Eld.: Konstanta Komitato por la LHS, Basel, ĉ 1930.
„ Multilustrita broŝuro kun artikoloj en germana, franca kaj angla lingvoj kaj resumo en Esperanto. Tiu libreto donas klaran bildon pri la organizo kaj pri la rezultoj de help-servo organizita dank’al libervolaj laborantoj en la forte frapitaj regionoj. ”
La Libro de Komuna Preĝo, kajero unua, enhavanta: La ordo de matena preĝo; La ordo de vespera preĝo; ĉe matena preĝo; La Litanio. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 28 paĝoj 19 X 13 cm.
La Libro de Komuno Preĝo, kajero dua, enhavanta: La ordo por la administrado de la Vespermanĝo de la Sinjoro, aŭ Sankta Komunio. La administrado de publika bapto de infanoj (komenco). Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 20 paĝoj 19 X 13 cm.
Libro de l' Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.
Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.
Mi ĉiam tia rememoru vin. Antologio de bulgara ampoezio. Tradukis A. Grigorov k.a. Pli ol cent verkoj de ĉi-jarcentaj aŭtoroj kaj el la popola poezio. Kunmetis Venelin MITEV, redaktis István Ertl. Kun pentraĵoj de H. Matisse k.a. Pres-Esperanto. Sofio. 1992. 112 paĝoj.
„ Triakta teatraĵo el la negra vivo, kiu pritraktas la tragedion de Scotsboro,
64 paĝoj plus ilustrita kovrilo, kun biografia skizo kaj bildo de la aŭtoro ”
„ Literaturo por infanoj. Belaj desegnajoj kaj belaj koloritaj paĝoj.
Ĝi rakontas kiel la leporo havas la du antaŭpiedojn mallongaj, ĝi estas numero 1 en la serio « Abeleto » kaj la eldonantoj asertas ke tiu serio havas tre grandan sukceson en Jugo-Slavujo. Ni nepre kredas tion.
Du aliaj numeroj stas (tiel) por tiu-ĉi jaro ankoraŭ anoncitaj. Ĝi certe plezurigos la infanojn. Gepatroj kiuj volas kc iliaj infanoj lemu nian lingvon aĉetu tiun malmultekostan libreton. A1 pedagogoj ni lasas la diskuton en kiu grado povas
influi (malbone) infanan animon la rakonto pri fia ago pro kiu alia estas punata. ”
Nacia Ekspozicio memoriga de la 1-a centjaro de la sendependeco de Brazilio, Rio de Janeiroredakti
NACIA EKSPOZICIO MEMORIGA DE LA l-a CENTJARO DE LA SENDEPENDECO DE BRAZILIO, RIO DE JANEIRO, 7 sept. - 15 nov. 1922. Eld. Ministerio de Justeco kaj Enlandaj Aferoj, 16 paĝoj 29 X 22,5 cm.
J. B. Eiselein. Nederlandsch-Esperanto Handelstermen benevens ± 1500 spreekwoorden en uitdrukkingen. Eld. Maimberg, Hertogenbosch, 1926?
„ La unua duono de la libro enhavas nederlandlingvan komercan terminaron kun traduko en Esperanto. Tiu dokumento sendube faros grandan servon ankaŭ al niaj flandraj amikoj, kiuj ĝis nun ne disponas grandan vortaran materiaion en sia lingvo, despli ke la vortoj prezentitaj en la libro de Eiselein ne aperas en la jam ekzistantaj vortaroj nederlanda-Esperanto.
La dua duono de la eldonaĵo konsistas el kolekto de -500 (tiel) proverboj
kiujn la kompilanto grandparte ĉerpis el la «Proverbaro» de Zamenhof kaj akompanigas de la samsignifa proverbo en nederlanda lingvo. Tiu laboro, multe helpos la Esperantajn verkistojn en la flandra parto de nia lando. ”
Th. Monnens Nova Afriko, esperantigis Floriano. Eld. Espero Katolika, Parizo, 1927(?)
„ Interesega estas la kompatinda historio de tiu mondparto, kiu estis la sklavomerikato de l' mondo dum kvar jarcentoj, ĝis kiam la eklezio alportis al ĝi la ĝojan anoncon. La verketo de Monnens ekvidigas la reviviĝon de tiu nigr-haŭta popolo, kiu laboradas por sia savo ”
„ La raporto de la esplora komisio de la Liona Esperantista grupo, kiun jam presigis « Lingvo Internacia » estas de nun eldonita sub la titolo : Nuna Stato de Esperanto en la mondo. Oni scias ke tiu broŝuro estos
disdonita ĉe la Ekpozicio de S1 Louis (Unuigitaj Amerikaj Ŝtatoj); ĝi enhavas multajn sciigojn pri la movo en ĉiuj landoj kaj estas libro tute necesa por tiuj el niaj amikoj kiuj disvastigadas Esperanton ĉirkaŭ ilin. La broŝuro estas presita ĉu France, ĉu Esperante. ”
„ Ĉe la unua rigardo al tiu verko, oni rekonas la kutiman zorgemecon de la Esp-o-Publishing Co. : oportuna formato, bonega papero, bela litertipo kaj bongusta eksteraĵo.
La ĉefa ideo troviĝanta en la libro, estas nia ĉies idealo : atingi daŭran mondpacon.
La aŭtoro solvis la problemon laŭ stranga, interesplena maniero, kiu ofte igas la leganton pripensi kaj mediti; precipe ĉar la temo estas tiom aktuala kaj ĉar Oppenheim tute ne indulgas la t. n. packonferencojn.
La heroo de la rakonto, Warren Rand, estas maljuna, potenca, riĉega jurnalposedanto kiu metas ĉion en la servon de sia porpaca penado: sian cerbon, sian potencon, sed, antaŭ ĉio, ankaŭ sian monon , dank'al kiu li fine sukcesas realigi sian vivorevon.
Rilate al la lingvo, ni devas fari denove kelkajn rimarkojn.
« Lerni » anstataŭ « aŭdi, ekscii » estas anglismo, same kiel « nokto » anstataŭ « vespero » kaj « aĉeti » trinkaĵon por iu. « Ajn » estas ofte erare uzita, same kiel « pli » antaŭ adjektivo, kiam tute ne temas pri komparo ekzemple : pli malgranda, anstataŭ : ne tre granda, negranda. Tradukantoj klopodu pli kaj pli eviti naciismojn. Kion signifas « blokhaŭso » ? Post « spite » kaj « koncerne » devas troviĝi prepozicio aŭ devas esti uzata akuzativo ! « Pli poste » estas pleonasmo.
La eldonejo meritas ĉiujn laŭdojn pro tiu unua volumo en la nova serio. ”
Orell Füssli’s Bildersaal fŭr den Sprachunterricht von C. Egli. Esperanto Ausgabe. Zürich, Art. Institut Orell Füssli, 1912?
„ Tiu esperanta eldono de figuraĵoj por la instruado de lingvoj (Esperanto,
germana, angla, franca, itala) kompleta en tri broŝuroj kies prezo estas nur 40 pfenigoj por ĉiu libreto, estas tre uzebla en la esperantaj kursoj. La unua parto enhavas vortresumon : la dua parto fazojn ; la tria parto "temojn" . ”
„ Post la enhavotabelo, la aŭtoro prezentas sin mem per poemo, per biografia noto, mencio de ĉefaj verkoj, kaj per foto kun alia poemeto. Sekvas sufiĉe detala klarigo pri Japana poezio. Tiam la ekzemploj. Multaj piednotoj donas plian informon. Tiel ni ekscias ke ekz. imperiestro Meiji (1852-1912) verkis 80.000 (jes, okdek mil!) poemojn. Sed oni devas ankaŭ scii ke la envortigo de eĉ nur unu ideo
aŭ sento aŭ impreso en kvar linioj povas jam esti poemo, laŭ la Orienta koncepto. Tamen ili ofte estas vere tre belaj kiel tiuj sur pago 11. Kontraŭe la dua ekzemplo, sur pago 9 estas plej eble banala, vulgara kaj nenionsignifanta. Io eksterordinara: sur unu sama paĝo oni havas maldekstre la Japanan tekston en Eŭropaj literoj, kaj dekstre la Esperantlingvan tekston. De paĝo 27 ĝis 62 oni havas maldekstre la originalon en Orientaj skribsignoj, sed de paĝo 31 komenciĝas la Ĥinlingvaj poemoj. La aŭtoro aldonas ankaŭ kelkajn originalojn en Esperanto. La libreto finiĝas per kelkaj muziknotoj. Ni bonvenigas tiun-ĉi eldonon pro ĉi tiuj kialoj: la eldono estas plaĉa; ĝi konigas al ni la nekonatan Orienton; gi havas sufiĉe grandan propagandan valoron. ”
Ou en est la question de la langue internationale (Solution pratique)redakti
Ou en est la question de la langue internationale (Solution pratique) verkita de E. Adam, kun antaŭparolo de Fanny Clar. Mendebla ĉe la aŭtoro: 24 Boulevard Beaumarchais, Paris, ( ll e ) . — 32 paga broŝuro 19 X 12,5 cm.
„ La aŭtoro proponas al si pruvi, ke 1e la krizo estas generala, 2e ke ĝiaj kaŭzoj estas a) la (subjektiva kaj objektiva) malharmonio inter la produktado kaj
konsumadoo ; b) la malĝustaj rilatoj inter la apartaj kategorioj de la produktado ;
c) hipertrofio de la individualismo persona kaj nacia; d) manko de kontakto kun la naturo. La solvo konsistas en reorganizado de la administrado, de la juro, ekonomio, etiko, estetiko, sociologio, ktp. por atingi tute novan sistemon ĉirkaŭprenantan la tutan homaron. ”
Portugala Revuo. Ĉiumonata organo de la Esperantistaj Portugaloj. Porto. 1913.
Pour la Langue commerciale auxiliaire universelleredakti
Pour la Langue commerciale auxiliaire universelle. Actes de la Conférence Interrnationale de Chambres de commerce, foires d'échantillons, Groupments économiques et offices du tourisme, réunie à Venise du 2 au 4 avril 1923. Eld. Conférence commerciale de Venise, Venecio, 1923 56 pĝ, 13,5 x 21 cm
„ Niaj grupoj kaj propagandistoj uzu tiun ĉi broŝuron elmontranta la praktika flankon de niaj lingvo kaj movado. ”
Preparantoj de milito , akuza konkludo en la proceso de industria partio. Eld CK SEU. Moskvo, 1931? 72 Paĝoj 15 x 22 cm.
„ Tiu proceso interesis multajn. La klarigojn pri ĝi do ankaŭ povas ilin interesi, eĉ se la raporto povas ŝajni partia. Ĝi enhavas efektive multajn sciigojn,
kiuj havas veran gravecon por tiuj, kiuj sin okupas pri la speciala temo de la mondrevolucio, de preparo al militoj k. c. ”
La Principo de la movado por ĉasta vivo plikarigita el ideala kaj praktika vidpunkto. Eldonis D. Roskes, Hago, 1922? 32 paĝoj 13 X 20 cm.
„ Ĉi tiu broŝuro enhavas ampleksan klarigon, de la principoj de la nomita movado kaj pri la praktiko de ĝi. Al ĉiuj samideanoj kiuj funde deziras pristudi la demandon, ni konsilas havigi al si la libreton, kiu certe donos al ili informon per la plej bona lingvo. ”
„ Belege eldonita gvidlibro broŝuro, enhavanta inter la bele presila teksto
41 ilustraĵojn pri la Bohema ĉefurbo kaj ĉirkaŭaĵoj. Riĉe kolorigita koverto reprezentas du belajn vidaĵojn el Praha. ”
La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uzebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)
Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Vieno. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.
„ Belega reklamlibreto, lukse eldonita, kun admirindoj gravuraĵoj enhavanta bone verkitajn detalojn pri la Austria lando. La samideanoj kiuj ne jam posedas tiun eldonaĵon, mendu ĝin sen prokrasti, lli tute ne bedaŭras la malgrandan elspezon. ”
La pentroarto en la malnova Hungarujo. Verkis: Genthon István. Trad.: Ferenc Szilágyi. La bildotekstojn trad. Kálmán Kalocsay. Eldonejo Literatura Mondo, Budapest, 1932, riĉe ilustrita. (IEMW:370.720-C.Esp-)
Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.
Rakontoj el la Biblio laŭ la traduko de D-ro L. L. Zamenhof; Eld. Brita Esp. Asocio, London, 1921 80 paĝoj.
„ La tre zorge eldonita libro enhavas 14 rakontojn el la Biblio. Ĝi estas antaŭiranto de la aperonta traduko de la Malnova Testamento, super kiu la Biblia Komitato Esperantista laboradas. La libreto ne nur instigos deziron por la tuta volumo; ĝi ankaŭ antaŭdiras al ni, ke la promesita verko certe estos modelo por ĉiuj esperantistoj laŭ lingva vidpunkto. ”
Raporto pri la subkongreso de Esperanta Psikistaro', kies unua kunsido okazis en « Café Anselmo », Anvers, dimanĉon 20-an de Aŭgusto, je la 10a matene. — Ambaŭ
raportoj estas senpage haveblaj ĉe la Oficejo por studado de spiritaj fenomenoj, Klappeistraat, 8, Antwerpen.
„ En tiuj du interesaj raportoj ni trovas diversfoje uzita la nomon Anverso. Tio estas entute eraro. Ni komprenas ke eĉ flandranoj povas esti tiel blindigitaj ke ili prefere uzas alian lingvon ol la sian sed la propraj nomoj, kiam oni ilin esperantigas, devas esti esperantigitaj laŭ la originala nacia lingvo. Tiel en la unua okazo oni devas legi Antverpeno anstataŭ Anverso. ”
La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. Jean Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio „ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.“
Rezultoj de la unua kvinjara plano. Raporto ĉe la Unuigita Plenkunsido de Centra Komitato kaj Centra Kontrol-Komisiono de TKP (b) la 7-an de januaro 1933. Trad. K. K . V. Vozdviĵenskij, P. Gavrilov, E . Svedova, V. Polakov . Eld. Ekrelo, Leipzig, 1933.
„ La leganto trovos en la broŝuro, pledon pro domo kiu celas pravigi la
kvinjaran planon, pruvi ke ĝi ne nur estis efektivigebla, sed parte estas efektivigita; ĝi celas klarigi kial nur parte kaj ne tute oni realigis ĝin. Ne estas necese diri ke oni aŭdas nur unu sonon, nome la optimisman. La fundo de la rezonado revenas ĉiam al la saina punkto: kie antaŭ estis nenio, estas nun io.
do la kvinjara plano sukcesis. La lingvo uzita estas sufiĉe neologisma kiel decas
al renovigantoj de la ideoj. Tiu emo tamen kelkfoje malice ridindigas la tradukintojn. Tiel ni trovas ke : "Rilate produktadon de elektro-energio, ni estis sur la plej lasta loko. Nun ni okupas unu el la primaraj lokoj." La vorto
"primara" laŭ la internacia uzado, tute ne signifa s: « unuaranga, unuaklasa ».
Ĝi signifas: « unuaŝtupa, komenca a kaj figure : "neperfektiĝinta, neevoluinta, neinstruita, needukita" ktp. ĉiuj nuancoj de unuaŝtupa stato. Tiel oni povus diri ke "la sono de strangaj nekomprenitaj vortoj, ĉiam allogas la primarajn homojn". La konstato ke la produktado de elektro-energio okupas primaran aŭ unuaŝtupan lokon ne estas do komplimento. ”
„ Enhave : Ascendo al Vesuvjo antaŭ kvardek jaroj, de P. Christaller; Suprizo, de M. Walter, tradukis Cani. Fŭrth; La lasta Kanto, de A, Stamatiadis; Dum liberaj horoj, de Heinrich ”
La Sonoril-koncertoj de Jef Denyn, eldonita de la societo
« Mechelen-A antrekkelijkheden; Malines-A ttractions» okaze de la festoj organizitaj nunjare je la honoro de la Majstro-Sonorilaristo de Meĥleno.
„ La broŝuro enhavas la programon de la diversaj koncertoj kiuj okazos dum la somero sur la turo de la Meĥleno preĝejo.La klarigaj tekstoj pri la koncertoj, pri la sonorilaro, kaj pri la urbo ankaŭ enhavan Esperantan tradukon. Bedaŭrinde tiu teksto enhavas pli ol sufiĉe da eraroj. Ni kore esperas, ke estonte la teksto estu pli zorge
korektita. La broŝuro estas bele ilustrita. ”
„ La libreto estas tre moderna pritrakto de la situacio de Francujo, kaj de Eŭropo en la postmilita tempo, ne de tiu periodo kiu jam estas for, sed de tiu kiu ankoraŭ devas veni kaj kiu daŭras ĝis proksimume 1980. Estas do sonĝo de la aŭtoro, sed sonĝo bazita sur realeco, sur ciferoj, sur kontraktoj. Ne estas eble detale pritrakti la libron. La rekompencoj de la francaj institucioj montras jam sufiĉe ke la temo estis funde pripensita kaj prilaborita. S-ro Ch. Meunier zorgis por flua esperanta traduko kaj lin helpis en tiu laboro H. Dubuisson, J. Guillaume kaj E. Chicot, kiuj ĉiuj kune meritas laŭdojn por tiu laboro. ”
„ La unua eldono de tiu ĉi lernolibro, 5.000 ekz., aperis en julio 1932 kaj elĉerpiĝis en 6 monatoj. Tio montras, ke la libro estas tre ŝatata. La dua eldono
estas prilaborita de s-ro Malmgren.
Unualoke la libro estas verkita por rektmetodaj kursoj, sed ĝi enhavas gramatikajn klarigojn en sveda lingvo sufiĉaj por memstudado. Krom la malalta prezo la simpla kaj amuza teksto de la libro estas kaŭzoj de la sukceso. ”
Transmara Reveno de Ĉeĥoslovakaj legioj el Siberio Ĉehoslovakujonredakti
Transmara Reveno de Ĉeĥoslovakaj legioj el Siberio Ĉehoslovakujon. Eld. Pamatnik Odboje, Praha, 1921.
„ Belega albumo kun 230 fotugravuraĵoj pri la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kiujn faris la ĉeĥoslovakaj legioj batalintaj en Ruslandon. Klariga teksto de d-ro F. Steidler, estis bonege tradukita de inĝ. L. Berger. La bildoj estas arte presitaj sur luksa papero. Mi ne kapablas fari pli granda laŭdon pri tiu albumo, ol dirante ke ĝia eldono estas entute granda sukceso! Ĉiu vera libramanto deziros posedi la libron, kaj mi eĉ kuraĝas diri, ke ĝia loko estus en ĉiuj lernejoj. ”
La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.
Tutmonda Jarlibro Esperantista 1912 (korektita ĝis la 1-a de julio 1912). Paris, Centra Esperantista Oficejo, 1912.
„ 225-paĝa, grandformata volumo. Enhavas dokumentojn pri la Lingva Komitato, la Akademio, la konstanta komitato de la kongresoj, la Centra Oficejo, la Oficiala Gazeto, la Internacia Societo de Amikoj de Esperanto,
la liston de la Internaciaj Fakaj Asocioj kaj institucioj, la liston de la regionaj propagandaj asocioj, la liston de la esperantaj gazetoj kaj fine liston de personoj kiuj deziras korespondadi. ”
D. Fajnŝtein.Unika kaj sola en Esperantujo Mnemonika Instituto, Eld. Zawalna, Vilno, 1932(?)
„ Metodo de memorfortigo trifoje premiita de la Pariza Akademio[...] Prospekto pri memorfortigo: kurso instruata per korespondaj lecionoj en Esperanto. ”
M. Ŝervud. La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR. Eld. Uniono de militantaj ateistoj kaj CK SEU, Moskvo, 1930.
„ Broŝuro celanta nei aŭ klarigi ]a informojn rondirantajn en eŭropa kaj amerika gazetaro pri kontraŭreligiaj persekutoj en Sovetio. El lingva vidpunkto, oni ne rajtas nomi la libreton valora akiro por nia literaturo, kvankam ĝi estas facile komprenebla, malgraŭ sufiĉe multnombraj nekorektaĵoj.
Prijuĝante la enhavon oni devas konstati, ke la argumentado estas tre manka, kaj pro troa klopodado pruvi neekziston de kontraŭreligiaj persekutoj, nur sukcesas veki, eĉ ĉe senreligia Eŭropano, la senton ke ne estas eble en Sovetio esti liber-pensanto, se tiu koncepto ankaŭ ampleksas liberan ekzercon de iu kulto sen revenĝo iuspeca de la aŭtoritato. Kiu tro volas pruvi, ofte konvinkas pri la malo. ”
Zamenhofa Kurso de esperanto por ĉeĥoj. Eld. R. A. Ĉech, Vieno, 1922?
„ Plena kurso de Esperanto , kun la tu ta ekzercaro fundamenta de D-ro Zamenhof, en Esperanto kaj en ĉeĥa lingvo. La merito de ĉi tiu eldono estas, ke per la graveco de ĝia eldonnombro (20.000 ekz.) kaj per ĝia presigo sur tute ordinara ĵurnala papero, ĝi atingis tre malmultekostan prezon. Tre certe tiu eldono multe helpos la propagandon en la Ĉeĥoslovaka respubliko”