Ruĝa trifolioHerbeja trifolio (Trifolium pratense) estas la plej grava plurjara furaĝoplanto en Mez-Eŭropo post la luzerno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa trifolio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Papilioformedoj Faboideae
Genro: Trifolio Trifolium
Trifolium pratense
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ruĝa trifolio

Tiu palearktisa plantospecio estas indiĝena en la kontinenta zono de Eŭropo kaj Azio. Ĉar la planto ŝatas la humidan klimaton, ĝi disvatiĝis precipe en la lokoj kun modera klimato aŭ kultivebla estas tie, kie oni povas akvumi ĝin.

Priskribo redakti

La radiko de la planto estas longa (2-3 m), forta, la flankaj radiketoj abunde disbranĉiĝas jam proksime al la tersurfaco, tiel la akvo kaj nutraĵakcepto estas forta en tiu supra grundo. La ŝosoj aperas pinte de la rizomo. Ĝi kreskigas komence nur 2-4 pli poste jam 6-12 ŝosojn, tiel aperas densa ŝosaro. La tigo estas rekte staranta, kava, apenaŭ harizita, ofte disbranĉiĝinta.

La foliaro estas triopa (aŭ folio konsistas el tri folieroj), la folieroj estas ovoformaj, ĉe la pinto ensinkintaj. La infloresko estas kapo(forma), violruĝa. La petala tubo estas longa, tiel la polenadon plenumas ĉefe burdoj (Bumbus). La guŝo estas unusema. La petaloj ne defalas post la forflorado, tiel kovras la guŝon. La grajno malfacile eliĝas el la guŝo. La grajno estas 1,5-3 mm longa, 1-1,5 mm larĝa kaj ĉ. 1 mm dika. Milgrajna maso estas ĉ. 1,8 gr. La grajno estas brilflava kun pala aŭ malhelviola koloriĝo. La grajno ĝermas ekde 1-2 Celsiuso, ĝi estas ĝermokapabla dum 2 jaroj.

Kulturvarioj redakti

En la Nord-Eŭropaj landoj (kun mallonga somero) oni kultivas unufalĉeblajn kulturvariojn (ekz. Perm-a, Jaroslav-a, Satilov-a). Pli sude oni povas 2 aŭ plifoje falĉi aliajn variojn (Kursk-a, Pflaz-a, Württemberg-a). Multaj kulturvarioj estas diploidojtetraploidoj (Tápió-a tetraploido).

Kultivado redakti

Ĝi bone uzeblas kiel dujara, grundoriĉiginta planto en la kultivciklo. Ĝia plej bona antaŭplanto (antaŭe kultivita planto) estas la flegita, senfiherba rastra planto (tiu planto, kiun oni antaŭ cent jaroj devis rastri) kiel sukerbeto aŭ furaĝa beto. La posta planto estas ĝenerale aŭtuna cerealo. Oni povas samagre semi nur post 5-6 jaroj pro grundolaciĝo.

La suba priskribo de agrikulturaj metodoj reprezentas nur Mez-Eŭropon, sed similaj aliloke.

Sterkado redakti

La planto bezonas el kemia sterko kiel baza sterko je hektaro:

  • 50-80 kg P2O5
  • 70-90 kg K2O
  • N-sterko necesas nur sur la acidaj grundoj (legu nitrogena fiksado) eble 20-30 kg

Antaŭpreparo de grundo por semado, semado redakti

La antaŭpreparado de grundo signifas – ĉar oni semas ĝin samtempe kun tritiko kiel kovra (protekta) planto – konvenan al tiu de la printempa aŭ aŭtuna cerealo. La ruĝa trifolio bezonas gleber-riĉan (glebo estas piva neologismo= terbulo) semobedon.

Oni semas ĝin tuj post printempiĝo samtempe kun la printempaj cerealoj. La plej bona protekta planto estas la printempa hordeo kun semonormo de 90-100 kg/ha, sed oni ankaŭ supersemas la maloftiĝintajn aŭtunajn cerealojn.

La semer-bezono (semobezono) de ruĝa trifolio estas 18-20 kg/ha, ĉe la tetraploida ruĝa trifolio tio estas iomete malpli. Oni devas la grajnojn semi je profundo de 1,5-2 cm, en tritika vicodistanco. Post apero de la kemikaj herbicidoj, ebliĝis semi la trifolion sen protekta planto. Okaze de somerfina semado, la printempa herbiziĝo estis malpli forta kaj la planto donas rikolton en du jaroj.

Prizorgo redakti

Post rapida rikolto de la kovra planto necesas erpi kaj cilindrumi la grundon. Printempe oni necesas erpi, se okazis frostiĝo; se tio ne okazis, necesas nur la cilindrumado. La kontraŭbatalo al la fiherboj povas okazi per kemiaĵa protektado per uzo de Balan (6-10 l/ha, uzenda kontraŭ unukotiledonaj herboj) antaŭ la semado, laborante en la grundon. Oni povas uzi kontraŭ dukotiledonaj fiherboj la kemiaĵon Legumex D (4-5 l/ha) en la 3-4-folia evolua stadio.

Falĉado, rikoltado redakti

La optimuma tempo de la falĉado estas la periodo de komenco de la florado. Tiam estas la plej granda la protein- kaj karotinenteno kaj tiam estas la plej granda la rezerva nutromaterialo en la draĵo . Oni celas apliki dum la falĉado – en la sama raŭndo – la tigovundigon (por helpi la velkadon). Post unutaga velkado, oni povas formi falĉaĵ-vicon. Oni povas forporti por aeruma sekigo la furaĝon kun akvoenteno de 40-45%. Oni povas rezervi ĝin por la vintro en formo de insilaĵo (ĉar tuta sekigo por fojno kaŭzus perdon de valoraj folieroj). La fojnorikolto en la unua jaro estas 1-2 t/ha, en la dua jaro 3,5-6,0 t/ha.

Diversaj redakti

  • En kelkaj kulturoj, la kvarfolia trifolio signifas bonŝancon.
  • Ĝi estas la nacia floro de Danio kaj la ŝtata floro de Vermonto.
  • Formononetino, bioŝanino B, aŭ C16H12O4 estas izoflavono nature trovata en plantoj kaj herboj tiaj kiaj Trifolium pratense.