Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A redakti
Tiffany Antopolski redakti
Tiffany ANTOPOLSKI estas kanada esperantisto kaj universitata edukisto. Laŭ la stato de 2024 ŝi instruas en la komputika departamento de la kolegio Sheridan en Oakville, urbo ĉe Ontaria Lago en sud-centra Ontario (Kanado) sudokcidente de Misisogo. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio.
Referencoj redakti
- ↑ Lumo printempo-somero 2021, p. 40
Eksteraj ligiloj redakti
B redakti
Henrik Bauermeister redakti
Henrik BAUERMEISTER (naskiĝis en 1912, mortis la 20-an de decembro 1990 en Otavo, Kanado) estis dumviva membro de UEA.
A. P. Beauchemin redakti
A. P. BEAUCHEMIN [boŝMEN] estis franca kanadano kaj pioniro de Esperanto en Kanado. Li fondis la grupon "La Lumo" en 1901, kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Li estas membro de la Lingva Komitato en 1907.
Raymond Brisebois redakti
Raymond BRISEBOIS estas origine franclingva kanada esperantisto el Kebekio. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kaj funkciis kiel kasisto.
Referencoj redakti
- ↑ Lumo printempo-somero 2021, p. 40
C redakti
Mary Clark redakti
Mary CLARK estis pioniro de la Esperanto-movado en Kalgario. Ŝi estis fratino de la esperantisto Karl Clark, kemiisto fama pro evoluigo de metodo elpreni oleon el la gudrosablo kiu estas sub grandaj partoj de la tereno en la provinco Alberto.
D redakti
Eric Demers redakti
Eric DEMERS estas kanada esperantisto kaj komputila sciencisto el Otario. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio.
Referencoj redakti
- ↑ Lumo printempo-somero 2021, p. 40
Eksteraj ligiloj redakti
E redakti
Garry Evans redakti
Garry EVANS, profesia ekonomikisto, laŭ stato de 2022 estas la kasisto de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj ankaŭ funkcias kiel estrarano de Kanada Esperanto-Asocio.
H redakti
Dez Hackett redakti
Dez HACKETT en 1958 gvide organizis la fondon de Kanada Esperanto-Asocio (KEA; angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la Dua Mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor. Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio.
J redakti
David W. M. Jenkins redakti
David W. M. JENKINS lernis Esperanton jam en la jaro 1905. Li servis kiel la unua prezidanto de la postmilite refondita Kanada Esperanto-Asocio (1958-61).
M redakti
Guy Matte redakti
Guy MATTE (naskiĝis la 12-an de junio 1947 en Saint-Ubalde, Kebekio) estas kanada esperantisto, kiu esperantistiĝis en la jaro 1968. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kiel kasisto (1970-1971) kaj sekretario (1972-1973). Guy ankaŭ reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1971-1974).
O redakti
Ron Ogram redakti
Ron OGRAM (naskiĝis en 1944, mortis pro korinfarkto en julio 1986) estis vicdelegito en Otavo, Kanado, kaj UEA-fakdelegito pri kvakerismo.
Lorcán Ó hUiginn redakti
Lorcán Ó hUIGINN naskiĝis en Irlando, kie li estis motoro en la Dublina grupo, kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo. Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-1971) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.
P redakti
Maurice Provost redakti
Maurice PROVOST (naskiĝis en 1924, mortis la 24-an de aprilo 1998 en Montrealo) estis kanada esperantisto kaj dumviva membro de UEA.
R redakti
Suzanne Roy redakti
Suzanne ROY, doktoriĝinta, laŭ stato de 2022 estas la respondeculo pri ekskursoj de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. Vidu ankaŭ la teksteton pri la Tririvera Esperanto-Domo.
S redakti
Kevin Schoedel redakti
Kevin SCHOEDEL (naskiĝdato kaj -loko ĝis nun ne konataj) estas kanada esperantisto kaj komputilisto, vivanta en Waterloo, Ontario. Li studis en la urba universitato, kaj ekde la jaro 2010 laboras kiel infomadikisto de la firmao Intel.[1][2] Laŭ propra informo li lernis Esperanton en 1991,[3] kaj poste registriĝis kiel membro de Junularo Esperantista Kanada.[4] En Esperantujo li aparte konatiĝis kiel kuntradukinto de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996) de Harry Harrison. La nomo supozigas ke li devenas el origine germanlingva familio (eventuale unue literumita Schödel), kaj laŭ iuj el liaj komentoj dedukteblas ke li fremdlingve lernis la anglan kaj eble mem denaske germanlingvas, sed pri tio la biografiaj informoj ĝis nun ne sufiĉas.
Referencoj redakti
- ↑ anglalingva profesia biografio de Kevin Schoedel (vidita en marto 2016). Arkivita el la originalo je 2016-04-02. Alirita 2016-03-21.
- ↑ indiko de la antaŭa biografio vere apartenas al esperantisto de tiu nomo kaj tiu urbo. Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2016-03-21.
- ↑ noto de 1993 en reta diskutfadeno de guglo-grupo
- ↑ listiĝo pri iuj membroj de Junularo Esperantista Kanada el junio 1995. Arkivita el la originalo je 2016-03-25. Alirita 2016-03-21.
Andrew Sly redakti
Andrew SLY estas kanada esperantisto. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio. Dubindas ĉu li estas ido de la pionira brita esperantistino Sybil V. Sly.
Referencoj redakti
- ↑ Lumo printempo-somero 2021, p. 40
V redakti
Nicolas Viau redakti
Nicolas VIAU laŭ stato de 2022 estas la prezidanto de de Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Krome li funkcias kiel vicprezidanto de la LKK de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj zorgas pri alekstera komunikado.